Vegaquemada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Mata de la Riba)
Vegaquemada
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24152
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 437  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 49′ N, 5° 20′ U (mapo)42.818333333333-5.3327777777778Koordinatoj: 42° 49′ N, 5° 20′ U (mapo) [+]
Alto 936 m [+]
Areo 72,95 km² (7 295 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vegaquemada (Provinco Leono)
Vegaquemada (Provinco Leono)
DEC
Vegaquemada
Vegaquemada
Situo de Vegaquemada
Vegaquemada (Hispanio)
Vegaquemada (Hispanio)
DEC
Vegaquemada
Vegaquemada
Situo de Vegaquemada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vegaquemada [+]
vdr

Vegaquemada [begakeMAda] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco en tradicia komarko Ribera del Órbigo ĉe la rivero Órbigo. Vegaquemada estas komprenata etimologie kiel "Bruligita Valo".

Komarkoj de la provinco Leono; Ribera del Órbigo ne aperas, sed estas centre.
Preĝejo.
Río Órbigo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Candanedo de Boñar, La Devesa de Boñar, Llamera, La Losilla y San Adrián, Lugán, La Mata de la Riba, Palazuelo de Boñar kaj Vegaquemada, okupas totalan areon de 72,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 426 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 46 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Pablo Diez Fernández (Vegaquemada, 1884-Meksikurbo, 1972) estis elmigrinto en Meksiko kaj grava entreprenisto de bierfarado (Corona).

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, poste lupolo), brutobredado, ĉasado, fiŝkaptado kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, piedirado, karnavalo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]