La Maya (Hispanio, Salamanko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Maya)
La Maya
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37780
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 159  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 41′ N, 5° 37′ U (mapo)40.6875-5.6136111111111Koordinatoj: 40° 41′ N, 5° 37′ U (mapo) [+]
Alto 832 m [+]
Areo 7,02 km² ( 702 ha) [+]
La Maya (Provinco Salamanko)
La Maya (Provinco Salamanko)
DEC
La Maya
La Maya
Situo de La Maya
La Maya (Hispanio)
La Maya (Hispanio)
DEC
La Maya
La Maya
Situo de La Maya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Maya [+]
vdr

La Maya [MAĝa] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Pantano de Santa Teresa.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 7,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 185 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Sepulcro-Hilario, Tamames, Tejeda y Segoyuela, Puebla de Yeltes, Navarredonda de la Rinconada, El Cabaco, Cereceda de la Sierra kaj La Bastida. Ĝi distas 60 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 14-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Je 2 km estas la Akvorezervejo de Santa Teresa, kiu ekfunkciis en 1955. Ĝi estas tialo por abundo de fiŝoj kaj akvobirdoj, el kiuj multaj migrobirdoj.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]