La Metamorfozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Metamorphosis.jpg
Kovrilo de la unua eldono

La Metamorfozo (germane Die Verwandlung) estas alegoria novelo verkita de Franz Kafka kaj eldonita en 1915. Ĝi sendube estas unu el liaj plej famaj verkoj (kune kun La Proceso). Vendisto, nomita Gregor Samsa, vekiĝas kaj rimarkas, ke li aliformiĝis en "monstran insekton". Multaj komentistoj interpretas ĝin kiel ege simbolan fabeleton, klare influitan de ekzistadismo.

La Metamorfozo estas interpretebla tre diversmaniere. La recenzlibro fare de Stanley Corngold (The Commentator's Despair) listigas pli ol 130 vidpunktojn pri tio.

Lingva noto

La titolon de ĉi tiu fama verko de Franz Kafka oni tradukis malsame en la tri diversaj ĝis nun publikigitaj esperantigoj:

  • "La metamorfozo" (Reinhard Haupenthal; Mauro Nervi) Ĉi tiu titolo similas la ĝisnunajn tradukojn al okcident-eŭropaj lingvoj, kvankam ŝajnas ke ankaŭ ĉi tie okazas ŝanĝoj.
  • "La transformiĝo" (Vilhelmo Lutermano) Pli fidela al la germanlingva originalo "Die Verwandlung".