Gletterens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Moraye)
Gletterens
Blazono de Gletterens
Blazono de Gletterens
Blazono de Gletterens
Village Lacustre en Gletterens
Village Lacustre en Gletterens
Village Lacustre en Gletterens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 53′ 42″ N 6° 56′ 15″ O / 46.89500 °N, 6.93750 °O / 46.89500; 6.93750 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 42″ N 6° 56′ 15″ O / 46.89500 °N, 6.93750 °O / 46.89500; 6.93750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 851
Areo 2,92 km²
Alteco 486 m super marnivelo
Poŝtkodo 1544
Komunumkodo 2022
Mapo de Gletterens
Mapo de Gletterens
Mapo de Gletterens
vdr

Gletterens estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 851 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gletterens situas ĉe la bordo de la Lago de Neŭŝatelo, proksimume 10 kilometrojn norde de Payerne kaj 8 kilometrojn nordoriente de Estavayer-le-Lac. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Gletterens kaj Pré de Rivá, kaj la setlejoj Fin de Gros Bois kaj La Moraye, krome al ĝi apartenas kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,92 km², de kiuj 16,0% estas kovritaj de arbaro, 51,5% servas por agrikulturo kaj 20,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gletterens limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en oriento al Delley-Portalban, en sudo al Vallon, en sudokcidento al Grandcour, kaj en okcidento al Chevroux.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gletterens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas pere de flankaj vojoj ek de siajn najbaraj komunumoj. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 10 kilometroj sude apud Payerne kaj sudokcidento apud Estavajyer-le-Lac. Pere de poŝtaŭtolinio de Payerne al Chevroux la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1998 en Gletterens estis malfermita rekonstruita neolitika vilaĝo, la tiel nomita Village Lacustre. La vilaĝo viziteblas ĉiutage de la 1-a de majo ĝis la 31-a de oktobro de la 9-a matene ĝis la 17-a horo vespere.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gletterens datiĝas el la jaro 1239 kiel Lieterins. Dum neolitiko en Gletterens ekzistis prahistoriaj lagobordaj setlejoj, de kiuj unu estis rekonstruita en la tiel nomita Village Lacustre. Dum mezepoko Gletterens apartenis al la Senjoroj de Montagny kaj ek de 1405 de la Grafoj de Savojo. En la jaro 1478 ĝi estis vendita al la urba ŝtato Friburgo kaj integrita al ties Voktejo Montagny. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la distrikto Avenches, poste ĝis 1830 al la distrikto Montagny kaj tiam al la distrikto Dompierre ĝis 1848, kiam ĝi surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la nuna distrikto Brojo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]