La Motte-Picquet - Grenelle (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Metro-M.svg

La Motte-Picquet - Grenelle
MP 73 eniras la stacion La Motte-Picquet - Grenelle sur linio 6
MP 73 eniras la stacion La Motte-Picquet - Grenelle sur linio 6
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 15-a
Geografia situo 48° 50′ 57″ N, 2° 17′ 53″ O48.8491427250682.2980898618698Koordinatoj: 48° 50′ 57″ N, 2° 17′ 53″ O
La Motte-Picquet - Grenelle (Parizo)
DEC
La Motte-Picquet - Grenelle
Situo de La Motte-Picquet - Grenelle
Ecoj
Zono 1
Jara trafiko 8 280 583 (2013)
Historio
Malfermiĝis en 24-a de aprilo 1906
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 17-04
Linio 06Paris m 6 jms.svg - 08Paris m 8 jms.svg - 10Paris m 10 jms.svg
v  d  r
Information icon.svg

La Motte-Picquet - Grenelle estas stacio de la 6-a, 8-a kaj 10-a linioj de la metroo de Parizo. Ĝi situas en la 15-a arondismento de Parizo.

Pri la stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio La Motte-Picquet de la eksa linio 5 malfermiĝis la 24-an de aprilo 1906. Ĝia nomo estas omaĝo al la admiralo Toussaint-Guillaume Picquet de la Motte (1720-1791). La nomo plilongiĝis en 1913 pro la plilongigo de la eksa linio 8 direkte al la stacio Beaugrenelle (hodiaŭ Charles Michels sur la linio 10). La komunumo Grenelle estis aneksita al Parizo en 1860, apenaŭ tridek jarojn post sia kreado.

La stacio malfermiĝis la 17-an de julio 1937. La subsurfaca stacio spertis gravan renovigon okaze de la kreado de la linio 10, en 1937.

Proksimaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

Akcidento de la 13-a de januaro 2016[redakti | redakti fonton]

Drama akcidento okazis merkrede la 13-an de januaro 2016 en metrostacio La Motte-Picquet - Grenelle, en la 15-a arondismento de Parizo, sur linio 6 de la Metroo de Parizo. Ĉirkaŭ la 23-a horo, 24-jara junulo provis eliri el la veturilo dum la vagonaro estis forironta. La pordoj fermiĝis sur lia jako kaj la juna vojaĝanto estis trenita laŭ la tuta longo de la stacio. Laŭ unuaj konstatoj, la stiristo estus rimarkinta la incidenton nur en la sekvanta stacio, Dupleix, post la malŝalto de elektra kurento. Urĝa helpo, sendita surloken, nur povis konstati la morton. La korpo estis transportita ĉirkaŭ la noktomezo kaj duono al la jurmedicina instituto.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]