Saltu al enhavo

La Nigérienne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Nigérienne
"la niĝera"
“La Nigérienne”
nacia himno
lando  Niĝero
kantoteksto Maurice Thiriet
muziko Robert Jacques kaj Nicolas Abel François Frionnet
ekde 1961
ĝis 2023
vdr

"La Nigérienne" (france, prononco laŭ sistemo IFA [la ni.ʒe.ʁjɛn]], do prononco la niĵerjEN, tradukita titolo "la niĝera") ekde 1961 ĝis 2023 estis la nacia himno de Niĝero. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Niĝero en 1961, post kiam la ŝtato ekestis post la epoko de francia koloniado. La 22-an de junio 2023 la Nacia Asembleo adoptis la kanton L'Honneur de la Patrie ("La Honoro de la Patrujo") kun tekstoj en la franca, haŭsa kaj fulana, kiel la novan himnon de Niĝero.

La teksto la la himno La Nigérienne estas verkita de la franca komponisto de klasika kaj filmmuziko Maurice Thiriet (1906-1972). La muzikon komponis Robert Jacques kaj Nicolas Abel François Frionnet. La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo F-maĵoro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]