La Nobela Burĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Nobela Burĝo (france: Le Bourgeois gentilhomme) estas komedio-baleto en kvin aktoj kaj en prozo[1] de Molière, kreita la 14-an de oktobro 1670.

Temo[redakti | redakti fonton]

S-ro Jourdain, kiu estas burĝo, volas akiri manierojn de la alta societo. Li decidas mendi novan veston pli konforman al sia nova rango kaj lanĉas sin en lernadon de skermo, danco, muziko kaj filozofio, tiom da aferoj kiuj ŝajnas al li nepraj al sia rango de ĝentilhomo.

Li amindumas Dorimenon, venigitan hejmen de ŝia amanto, aŭtoritatema grafo, kiu esperas profiti el la naiveco de S-ro Jourdain kaj de Dorimeno.

Ŝia edzino kaj Nikolo, ties servistino, primokas lin, sed maltrankviliĝas vidante lin tiel enviema, kaj provas revenigi lin al la realo de la estonta geedziĝo de lia filino Lucilo kun Kleonto. Tamen pro tio, ke tiu ne estas ĝentilhomo, s-ro Jourdain rifuzas tiun kuniĝon.

Kleonto tiam decidas ludi la ludon de nobelaj revoj de s-ro Jourdain, helpe de lia servisto Kovjelo, kaj ŝajnigas sin la filo de la Turkestro. Tiel li ricevas la konsenton de S-ro Jourdain, kiu kredas, ke li atingis la plej altan nobelecon post kiam li estis promociita «Mamamuŝi» dum burleska turka ceremonio organizita de la komplicoj de Kovjelo.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

La Nobela Burĝo. S-ro Jourdain.
Sekvu min, ĉar mi volas montri mian veston tra la urbo.
  • S-ro Jourdain, riĉa burĝo
  • S-ino Jourdain, lia edzino
  • Lucilo, ilia filino
  • Nikolo, servistino
  • Kleonto, amanto de Lucilo
  • Kovjelo, servisto de Kleonto
  • Doranto, grafo, amanto de Dorimeno
  • Dorimeno, markizino
  • Muzikmajstro
  • Lia lernanto
  • Dancmajstro
  • Skermomajstro
  • Profesoro de filozofio
  • Tajloro
  • Helpa tajloro
  • Du lakeoj
  • Muzikistoj, dancistoj, k.t.p.

Pri La Nobela Burĝo[redakti | redakti fonton]

En «La Nobela Burĝo» Molière ridigas nin pri la novriĉuloj, kiuj volas imiti la manierojn de la alta societo, kaj imitas precipe ties malbonajn flankojn.

Sufiĉus ŝanĝi nur la kostumojn kaj kelkajn vortojn por ricevi verkon tute aktualan. La mondmilitoj kreis sufiĉe da novriĉuloj, kiujn oni facile rekonas sub la figuro de S-ro Jourdain.

Pri la kaŭzo, kiu instigis Molière enkonduki en sian verkon la turkan ceremonion, oni rakontas, ke Turkujo estis tiam tre laŭmoda pro la vizito de turka ambasadoro al la reĝo Ludoviko la 14-a. Por impresi tiun malproksimlandan vizitanton, la kortego akceptis lin kun granda lukso, sed la ambasadoro restis flegma kaj malvarma, respondante al iu kortegano, ke la ĉevalo de la turka imperiestro estas pli riĉe vestita ol la reĝo de Francujo. La respondo venis al la oreloj de Ludoviko la 14-a kaj tiu ĉi spite ofendita petis Molière, verki teatraĵon por moki la Turkojn.

Pri la absoluta vereco de tiu anekdoto kelkaj historiistoj dubas. Ili supozas, ke Molière volis moki ne nur la turkajn ceremoniojn, sed ankaŭ la religiajn ceremoniojn ĝenerale. La «turkaj» frazoj, kiujn entenas tiu komedio certe ne estos komprenataj de niaj turkaj legantoj. Tiujn «turkajn» vortojn Molière evidente ĉerpis nur el sia fantazio. Sed post kelkaj nekompreneblaj frazoj, la Turkoj de Molière ekparolas facile kompreneblan lingvon. Tiu lingvo, kiu similas la francan kaj italan lingvojn, efektive ekzistis, kvankam ne oficiale. Oni nomis ĝin la «lingvafrankao» kaj oni parolis ĝin kiel internacian komprenilon en la havenoj de orienta Mediteraneo. Estis jam speco de Esperanto, nature naskiĝinta du jarcentojn antaŭ Zamenhof.

La «Nobela Burĝo» ne estas nura komedio. Molière nomas ĝin «Komedio-baleto». La reĝo estis iam espriminta al Molière la deziron, ke li verku teatraĵon, kiu entenus ne nur dialogon, sed ankaŭ muzikon, kantojn, dancojn, t.e. ke li kunigu en unu verko ĉiujn eblecojn de teatro. Por respondi al la reĝa deziro, Molière kunlaboris kun la fama muzikisto Lulli.[2]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Krom diversaj uverturoj de baledo, en versoj.
  2. Molière: La Nobela Burĝo, eld. revue française d'espéranto, 1983. Tradukita de Richard Levin.