Alija del Infantado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Nora del Río)
Alija del Infantado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24761
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 593  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 5° 50′ U (mapo)42.141111111111-5.8366666666667Koordinatoj: 42° 8′ N, 5° 50′ U (mapo) [+]
Alto 734 m [+]
Areo 52,31 km² (5 231 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alija del Infantado (Provinco Leono)
Alija del Infantado (Provinco Leono)
DEC
Alija del Infantado
Alija del Infantado
Situo de Alija del Infantado
Alija del Infantado (Hispanio)
Alija del Infantado (Hispanio)
DEC
Alija del Infantado
Alija del Infantado
Situo de Alija del Infantado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alija del Infantado [+]
vdr

Alija del Infantado [aLIĥa delinfanTAdo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco. Alija del Infantado estas komprenebla etimologie kiel Bieno de la Infantolando. Ĝi havis la nomon de Alija de los Melones ĝis 1960.

Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.
Kastelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alija del Infantado, Navianos de la Vega kaj La Nora del Río, okupas totalan areon de 52,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 594 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 69 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun San Esteban de Nogales, Quintana del Marco kaj Valcabado del Páramo, sude kun Alcubilla de Nogales de la Provinco Zamoro, oriente kun Pozuelo del Páramo kaj okcidente kun San Esteban de Nogales.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]