La grupo dum unu el la koncertoj de ties turneo Guapa Tour.
La Oreja de Van Gogh (La orelo de Van Gogh), konata ankaŭ laŭ ties sigloj LOVG aŭ LODVG, estas grupo muzika devena de Donostio, Hispanio. Ties kariero ekis oficiale en 1996. Ĝi naskiĝis formata de Pablo Benegas, Álvaro Fuentes, Xabi San Martín, Haritz Garde kaj Amaia Montero. Tiu lasta, kantistino kaj komponistino de la grupo ekde ties komenco, abandonis la grupon por ekkarieri kiel soloistino en 2007. El 2008 la kantistino de la grupo estas Leire Martínez.[1][2]