Matran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Pâle)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Matran (stacidomo).
Matran
Blazono de Matran
Blazono de Matran
Blazono de Matran
Matran
Matran
Matran
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 47′ 8″ N 7° 5′ 42″ O / 46.78556 °N, 7.09500 °O / 46.78556; 7.09500 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 8″ N 7° 5′ 42″ O / 46.78556 °N, 7.09500 °O / 46.78556; 7.09500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1552
Areo 2,86 km²
Alteco 614 m super marnivelo
Poŝtkodo 1753
Komunumkodo 2208
Mapo de Matran
Mapo de Matran
Mapo de Matran
vdr

Matran estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1552 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Matran situas en la Friburga Mezlando ĉe la norda bordo de la rivero Glano, proksimume 4 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konistas el la vilaĝo Matran kun la kvartaloj La Pâle en okcidento kaj l'Odzette en sudo kaj la setlejo Les Râpes en oriento.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,86 km², de kiuj 19,0% estas kovritaj de arbaro, 50,9% servas por agrikulturo kaj 29,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Matran limas en nordo al Corminboeuf, en nordoriento al Villars ĉe Glano, en sudoriento al Hauterive, en sudokcidento al Hauterive, kaj en okcidento al Avry.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Matran pasas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 155 de Friburgo al Romont kaj n-r0 181 de Friburgo al Payerne, kaj la svisa aŭtovojo A12, kies alveturejo n-ro 6 situas sur la komunuma teritorio. Per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome ekzistas buslinio al Friburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Matran datiĝas el la jaro 1123 kiel Martrans. Dum mezepoko la Monaĥejo Hauterive estis bienposedanto en Matran. Ek de la mezo de la 15-a jarcento Matran apartenis sub la Novurba Flago al la Malnova Kamparo de Friburgo. Ek de la Helveta Revolucio de la jaro 1798 ĝis la akcepto de la nova kantona konstitucio en la jaro 1848 Matran apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi estis atribuita al la distrikto Sarino.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La katolika preĝejo Sankta Julio estis menciita la unuan fojon en la jaro 1146 en bulo de Papo Eŭgeno. 1651 la preĝejo estis parte detruita per inscendio. La pentraĵoj de Gottfried Locher estis malkovritaj en la jaro 1974 okaze de la malkonstruo de la falsa plafono kaj poste restaŭritaj.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]