La Pafklik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Pafklik
Bazaj informoj
Deveno Francio Parizo, Francio
Ĝenroj hiphopo
Aktivaj jaroj 2006 – nuntempo
Retejo Paĝo ĉe Myspace
Membroj

Platano kaj Katakana

vdr

La Pafklik estas esperantparolanta hiphopa duopo, kiu unue koncertis en 2006 (dum Festo en Francio). Ĝi repas nur en Esperanto. Ĝi konsistas el du junaj parizanoj, Platano kaj Katakana. Platano repas kaj skrapumas, dum Katakana komponas muzikon kaj repas.

La Pafklik jam koncertis en Francio, Pollando, Germanio, Slovakio antaŭ esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Okazis koncerto en Parizo en ne-esperantista medio.

La 22-an de decembro 2008 la Pafklik eldonis sian unuan albumon, kiu ankaŭ estis la unua rep-albumo tute en Esperanto, Fek al Esperanto. La temoj de la kantoj estas diversaj, de humuraj kaj ironiaj tekstoj, kanabo kaj alkoholo, ĝis soci- kaj politik- kritikoj.

La bando aperigis novajn repstilojn en esperanto: G-funko, hardkora repo kaj rokrepo.

Anaro[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]