La Patrio Alvokas
| La Patrio Alvokas | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Koordinatoj | 48° 44′ 32″ N, 44° 32′ 13″ O (mapo)48.74227777777844.537083333333Koordinatoj: 48° 44′ 32″ N, 44° 32′ 13″ O (mapo) | ||||
| Arkitekto | Iakov Bielopolski | ||||
| Materialo | betono, wire rope [+] | ||||
| Estiĝo | 1959 | ||||
| konsekro | 15-a de oktobro 1967 | ||||
![]() |
|||||
| La Patrio Alvokas | |||||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
"La Patrio Alvokas!" (ruse Родина-Мать зовёт!, Rodina-mat sowjot!) aŭ "Statuo Patrino Patrujo" (ruse Скульптура «Родина-мать», Skulptura «Rodina-mat») sur la Mamajeva Monteto en Volgogrado, suda Rusio (ĝis 1961 Stalingrado) estas kolosa statuo starigita de Sovetunio por memorfesti la venkon de la sovetaj armetrupoj en la Granda Patriota Milito (parto de la Dua Mondmilito).
Ĝi estis dediĉita al la Herooj de la Batalo de Stalingrado. La statuo prezentas virinan figuron (reprezentantan Rusion), portantan glavon kaj vokantan la ĉeestantojn leviĝi por defendi la Patrujon.
La statuo ankaŭ nomiĝas "Patrujo Vokas Vin!" kaj "Monumento Mamajev", kaj ĝi aperas sur la blazono kaj flago de la Volgograda provinco, kaj estas simbolo de la urbo. Ĝi estas unu el la plej altaj statuoj en la mondo, kaj la plej alta statuo en Rusio (ekskludante la piedestalon, ĝi estis la plej alta statuo en la mondo dum sia konstruo kaj dum la sekvaj 22 jaroj).
Ĉi tiu statuo estas ĉefe bazita sur la personigo de Patrino Rusio, kvankam ĝi estas ankaŭ moderna interpreto de Venko aŭ Niko. La statuo povas esti konsiderata alegorio de la Patrujo vokanta kaj admonanta siajn infanojn batali kontraŭ la malamiko.
La monteto, kie staras la statuo, estas la tomboloko de multaj sovetiaj militistoj, inkluzive de Marŝalo Vasilij Ĉujkov kaj la kaŝpafisto kaj Heroo de Sovetunio Vasilij Zajcev.
La statuo estas parto de triptiko konsistanta el du aliaj monumentoj: "Hejma Fronto - al la Fronto", situanta en la urbo Magnitogorsk kaj memorfestanta la sovetian militindustrion dum la milito, kaj la Sovetia Militmonumento, situanta en Treptow Park en Berlino kaj memorfestanta la venkon de la Ruĝa Armeo super Nazia Germanio en la Dua Mondmilito kaj la liberigon de la popoloj de Eŭropo de Naziismo.




