La Paz (Meksiko)

| La Paz | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| loĝlokoj de Meksiko urbego | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 23000–23099 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 250 141 (2020) [+] | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 24° 9′ N, 110° 18′ U (mapo)24.148611111111-110.30666666667Koordinatoj: 24° 9′ N, 110° 18′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 31 m [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
La Paz estas urbego, ankaŭ marhaveno, sidejo de La Paz (Baja California Sur) en Suda Malsupra Kalifornio en Meksiko. La loknomo signifas: La Paco.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 La Paz havis loĝantaron de 250 141. Ĉirkaŭ 1980 la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), poste ĝi konstante kreskiĝas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Paz situas sur Kalifornia Duoninsulo ĉe la Kalifornia Golfo en alteco inter 0-27 m 210 kilometrojn sude de Ciudad Constitución, 202 kilometrojn norde de municipo Los Cabos. La urbego estas unu el la tri ŝtataj ĉefurboj de Meksiko, kiuj situas ĉe la marbordo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis fondita en 1525.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekoturismo estas sendube la plej grava fonto de turismaj enspezoj en La Paz. Turistoj ankaŭ vizitas la plaĝojn. Estas ĉirkaŭ 900 insuloj kaj insuletoj en la Kalifornia Golfo, el kiuj 244 nun estas sub protekto de UNESKO kiel Mondaj Heredaĵoj. Industrioj inkluzivas arĝentan minadon, agrikulturon, fiŝkaptadon kaj perlojn.
Eduko
[redakti | redakti fonton]La Paz havas plurajn universitatojn, altlernejojn, institutojn. Ili reprezentas la altnivelan edukon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La plej grava trafika ligilo estas la internacia flughaveno, krome la haveno havas pramservojn, surtere ekzistas aŭtovojo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La urbego havas subtropikan varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 18-32 °C. La averaĝa jara pluvokvanto estas 186 mm. En ĉiuj monatoj pluvas teorie, sed inter marto-junio praktike ne pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- precipe katolikaj preĝejoj
- muzeoj
- plaĝoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Ensenada, Meksiko
Rosarito, Meksiko
Tijuana, Meksiko
Tlajomulco de Zúñiga, Meksiko
Redondo Beach, Usono, Kalifornio
Aleksandrio, Usono, Virginio
Clearwater (Florido), Usono, Florido
Vigo, Hispanio
Saint-Tropez, Francio
Duseldorfo, Germanio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans










