La Peña (Salamanca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Peña
Vistas desde la Pena Gorda2.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37214 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 87  (2021) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 6° 31′ U (mapo)41.174802777778-6.5192694444444Koordinatoj: 41° 10′ N, 6° 31′ U (mapo) [+]
Alto 696 m [+]
Areo 25,19 km² (2 519 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de La Peña
Situo de La Peña

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo La Peña, Salamanca [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Peña estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo Arribes del Duero. La Peña estas tradukebla al La Roko.

La Roko.
La roko de La Roko.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 25,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 100 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Limas kun loĝlokoj Masueco, Pereña de la Ribera, Cabeza de Framontanos, Fuentes de Masueco, La Vídola, Cabeza del Caballo, Valsalabroso. Ĝi distas 88 km de Salamanko, provinca ĉefurbo. Ĝi estas ligata ĉefe al Vitigudino. Ĉefa geologia mirindaĵo estas insulmonto nome Peña Gorda (Dika Roko), nome bornhardtinselberg da episienito katalogita de geologia intereso en la katalogo de la IGME.​ Tiu bloko, 41 metrojn alta kaj 71 metrojn diametre, estis formita antaŭ ĉirkaŭ 320-310 milionoj da jaroj je profundeco de ĉirkaŭ 3 km kiel granito, sed erozio kaj hidrotermikaj ŝanĝoj (episienitigo) ŝanĝis ĝian komponon. Stiligita bildo de la roko okupas la supran duonon de la blazono.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]