La Praz VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en La Praz VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub La Praz.

La Praz
Blazono de La Praz
Blazono de La Praz
Blazono de La Praz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 40′ 3″ N 6° 25′ 38″ O / 46.66750 °N, 6.42722 °O / 46.66750; 6.42722 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 3″ N 6° 25′ 38″ O / 46.66750 °N, 6.42722 °O / 46.66750; 6.42722 (mapo)
Areo 5,12 km²
Alteco 873 m super marnivelo
Poŝtkodo 1327
Komunumkodo 5758
Mapo de La Praz
Mapo de La Praz
Situa mapo de La Praz
vdr

La Praz estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 162 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Praz situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 20 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains kaj 26 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,12 km², de kiuj 48,0% estas kovritaj de arbaro, 48,6% servas por agrikulturo kaj 3,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Praz limas en nordo kaj oriento al Juriens, en sudoriento al Moiry, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Mont-la-Ville.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La Praz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Juriens al Mont-la-Ville. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 10 kilometrojn oriente de la komunumo apud La Saraz. Pere de la poŝtaŭtolinio de Croy al L'Isle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de La Praz datiĝas el la jaro 996 kiel in villare Prata. La Praz dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Romainmôtier, kies centro estis la samnoma abatejo. Ek de la jaro 1330 estis dokumentita propra majoro por la vilaĝo La Praz. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo estis parto de la berna Voktejo Romainmôtier. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]