La Princino de Klevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Princino de Klevo (france La Princesse de Clèves) estas historia romano de Marie-Madeleine de La Fayette. Ŝi publikigis ĝin anonime en 1678 je Parizo. Kiel verkinton oni suspektis komence kaj Franciskon de la Rochefoucauld, intima amiko de la aŭtorino, kiu energie malkonfesis aŭtorecon, kaj ankaŭ Johanon de Segrais, konatan literaturiston kaj pretertempan sekretarion de la aŭtorino.

Marie-Madeleine Pioche de la Vergne, devenanta el malpli altranga nobelaro kaj per geedzeco plirangiĝinta al Grafino de La Fayette, oftumis kiel akompantano kaj fidelulo de Henrieta Ana Stuart, edzino de la pli juna frato de Reĝo Ludoviko la 14-a de Francujo, la duko Filipo de Orleano, ĉe la reĝa kortego. Ŝi estis intime amika kun la ankaŭ verkanta, jansenisme stampita duko de La Rochefoucauld kaj de Madame de Sévigné,fama kiel leteraŭtorino. Per sia frue mortinta patro ŝi jam junaĝe estis akirinta aliron al afektitaj literaturaj salonoj siatempaj.

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]