La Puebla de Alfindén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Puebla de Alfindén
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50171
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 414  (2023) [+]
Loĝdenso 377 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 0° 45′ U (mapo)41.631587-0.75088410000001Koordinatoj: 41° 38′ N, 0° 45′ U (mapo) [+]
Alto 197 m [+]
Areo 17,029574 km² ( 170 2.9 574 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Puebla de Alfindén (Provinco Zaragozo)
La Puebla de Alfindén (Provinco Zaragozo)
DEC
La Puebla de Alfindén
La Puebla de Alfindén
Situo de La Puebla de Alfindén
La Puebla de Alfindén (Hispanio)
La Puebla de Alfindén (Hispanio)
DEC
La Puebla de Alfindén
La Puebla de Alfindén
Situo de La Puebla de Alfindén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Puebla de Alfindén [+]
vdr

La Puebla de Alfindén [laPŬEbla dealfinDEN] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Puebla de Alfindén estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion inter tiu de Alfajarín oriente, tiu de Zaragozo nordokcidente kaj tiu de Pastriz sudokcidente. La aŭtovojo Autovía del Nordeste (kaj poste paga AP-2) kaj N-2 komunikas kun Zaragozo nordokcidente, kaj kun Alfajarín, Nuez de Ebro kaj Villafranca de Ebro sudoriente. La Naturrezervejo Sotoj kaj Galaĉoj de Ebro okupas parton de la teritorio. Norde estas pli neregula kaj montara zono konata kiel Montoj de Alfajarín kun 340 msm, kaj sude estas la pli ebena agrikultura zono de la riverbordo de Ebro, kun alteco de 180 msm.

La loĝloko La Puebla de Alfindén mem estas je nur 18 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 197 msm. La loĝloko mem estas tute inter Zaragozo kaj Alfajarín laŭ la ŝoseoj. Krome loka ŝoseo ligas kun Pastriz.

Nordokcidente: Villamayor de Gállego kaj Zaragozo Norde: Villamayor de Gállego Nordoriente: Villamayor de Gállego
Okcidente: Zaragozo Oriente: Alfajarín
Sudokcidente: Pastriz Sude: Pastriz Sudoriente: Alfajarín

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton kaj la originan loknomon "Alfindén". La kastelo de Alfindén ekzistis jam en la 12-a jarcento kiel defendejo kaj gvatejo de la riverbordo de Ebro. La disvolvigo de la urba kerno de Alfindén fariĝis ĉe la kastelo. Post la konkero fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo.

La plej frua mencio de Alfindén estis de 1145 en kopio de testamento. La kastelo estis menciita en 1169 kaj la preĝejo en 1203. En 1315 oni mencias la loknomon jam kiel La Puebla de Alfindén kaj en tiu epoko oni ŝanĝis ankaŭ la lokon de la domaro je 1 km. En la 14-a jarcento la loko apartenis al la urbo Zaragozo.[1]

La Puebla de Alfindén demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Poste kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en La Puebla de Alfindén tute male, oni plialtiĝis el malpli ol milo da loĝantoj ĝis nunaj 2 434 (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Sed ĉefa rimedo nune estas industrio, tiukadre la industria laboristaro pasis el 30% ĝis 80%. Estas tri industriaj zonoj kun ĉirkaŭ 800 entreprenoj totale. En la sektoro de servoj estas 130 entreprenoj ĉefe de restoracioj kaj hoteloj.

El vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo (inkludita en la Monda Heredaĵo de Unesko), la renesanca urbodomo, la ermitejo de Santa Engracia de la 14-a jarcento, la ruinaj restaĵoj de la iama kastelo, arkopordego de iama murego kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1960 1970 1981 1991 1996 2001 2004 2006 2009 2018 2021
1287 1252 1383 1463 1578 2296 3076 4029 5033 6173 6446

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia en Ayuntamineto de La Puebla de Alfindén, alirita la 14an de Januaro 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]