La Reĝo de Umo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Reĝo de Umo estis titolo de serio da bildstrioj, verkitaj de la Papago, kiuj aperis en la jaroj 1970-aj en la revuo Kontakto, rajtigite de ELNA. Ili prezentis dialogojn inter la Reĝo kaj lia ministro, kancelieroveziro, kiuj neeviteble finiĝis per furioziĝo de la Reĝo kaj pugnobato lia al la ministro. La temoj estis rilataj al Esperanto, la reĝo ilin komentis idealisme, entuziasme kaj plena je iluzio, dum la ministro prenis realisman starpunkton. La du figuroj simbolis la du flankojn de ĉiu esperantisto.

La bildstrioj aperis kun la surskribita rimarkigo kopirajto de la reĝa presejo, sed parte ankaŭ sen kopirajto.