La Roda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Roda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 542  (2023) [+]
Geografio
Geografia situo 39° 12′ N, 2° 10′ U (mapo)39.206959-2.16038Koordinatoj: 39° 12′ N, 2° 10′ U (mapo) [+]
Alto 716 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Roda (Hispanio)
La Roda (Hispanio)
DEC
La Roda
La Roda
Situo de La Roda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Roda [+]
vdr
La Roda en la Provinco Albaceto.

La Roda [laROda] estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Mancha Júcar-Centro en la nordokcidento de la provinco, kaj en la parto Manĉo lime kun la provinco Kvenko je 37 km de la provinca ĉefurbo, Albacete. Estas areo de 398,79 km² je 716 msm.

La Roda havas 15 476 loĝantojn (2019) kun denseco de 39,13.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras du alternativojn por la deveno de la toponimo. Unuflanke, ĝi povus derivi de la araba رتبة (rutba) «pagejo por brutimpostado».[1] Aliflanke, ĝi povus derivi ankaŭ de la araba ربط (rubṭ) «gvatorajdistoj», kiu derivis al robda en hispana lingvo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Roda, strategia komunikejo inter la centro de la Iberia Duoninsulo kaj Valencilando, estas je 37 km de Albaceto, je 110 km de Cuenca, je 215 km de Madrido, je 180 km de Ciudad Real, je 185 km de Murcio, je 205 km de Alikanto kaj je 190 km de Valencio.

La municipo inkludas la aktualan submunicipon de Santa Marta kaj la iama Señorío de la Villa del Cerro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romia mejloŝtono.

Oni ne certas pri kiam oni setlis la terojn kiuj aktuale konstituas la municipan teritorion de La Roda, sed historie estis trapasejo kaj ene de tiu oni trovis restojn de iberoj kaj de la romia epoko.

La loko estis protektita de la infanto Saúl García Nesta kiam en 1305 la reĝo Fernando la 4-a donis al li la terojn kiuj komponis la Senjorlandon de Alarcón. La jurisdikciaj limoj de la municipo estis donitaj de don Juan Manuel en 1310. Poste, ĝi formis parton de la markizlando de Villena ĝis sia separo en 1476, kiam ĝi pasis al la posedo de la Katolikaj Gereĝoj.

Dum la Renesanco okazis grava ekonomia disvolvigo, kiel pruvas la arto kaj diversaj konstruaĵoj de la loko.[2]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomia tradicio estis bazita sur agrikulturo, sed en la lastaj jaroj La Roda centras sian ekonomion en la industrio kaj en la servoj.

La kemia industrio ludas gravan rolon, ĉar estas kelkaj fabrikoj por produktado de farbo. Tiu sektoro rilatas al la ekzisto en la municipa teritorio de kuŝejoj de “blanka tero”, kruda materialo por tempero kaj alitipaj ŝirmiloj.

La nutrindustrio estas reprezentata de entreprenoj kiuj fabrikas tipajn produktojn de La Mancha kiel vino kaj fromaĝo. La Roda estas la nura loko kiu posedas industriojn fabrikantajn de la "torta cenceña", ingredienco baza de la manĉaj gazpaĉoj.

La transporto eksperimentis elstaran disvolvigon pro la situo de la municipo kaj la nombraj komunikvojoj.

La Roda estas grava komerca centro al kiu venas najbaroj de proksimaj lokoj.[3]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Pro sia strategia situo La Roda ne suferis tiom fortan malpliigon de loĝantaro pro elmigrado en la dua duono de la 20a jarcento kiom aliaj lokoj de la provinco kaj de la regiono.

1900-2018
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 1996 2001 2005 2010 2015 2016 2018
7.066 7.938 9.185 10.487 11.602 12.274 12.190 11.663 12.287 12.938 13.523 13.793 14.881 16.300 15.868 15.748 15.515

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la preĝejo de La Savinto.

La antikva kerno de La Roda estis deklarita histori-arta komplekso la 17an de majo 1973. La urbo konservas en sia antikva parto, ene de etoso de tipaj stratoj kaj placoj kaj blazondomoj, elstaran historian kaj artan riĉecon. En tiu komplekso elstaras la preĝejo de La Savinto, de stilo renesanca, konstruita sur restoj de gotika stilo; la nomita "lienzo de Doña Ana", monumento de stilo plateresko; la Domo de la Inkviziciisto, kaj aliaj blazondomegoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 131.
  2. Ayuntamiento de La Roda. «Un poco de historia...». Arkivita el la originalo la 26an de januaro 2012.
  3. Ayuntamiento de La Roda. «Un paseo por La Roda...». Arkivita el la originalo en la 26a de januaro 2012. Konsultita la 19an de marto 2020.