La Rolls

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Rolls estas muzika grupo, kreita de Dennis Rocktamba, muzikisto de Kongo (eksa Zairo). En 2004 ĝi eldonis (ĉe Vinilkosmo) sian unuan kaj ĝis nun solan kompaktan diskon, Sunradio.

Krom la fondinto la bandon konsistigas Roger Ngoma, Louison Yambuka, Jorge Jiménez, portorika gitaristo, kaj du germanoj Marcus Nachtigal kaj Günter Käszmann. La grupo estas bazita en Aalen, Germanio.

La Rolls montras, ankoraŭfoje, kiel esperanto kaj ĉiuj muzikformoj havas similan lingvaĵon, kaj inaŭguras pere de Sunradio novan faceton de tiu movado kiu ne ĉesas vastiĝi...

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Sunradio (2004)
    1. Savu la Naturon
    2. Ĉu vi Revenos?
    3. Kial Malbeni
    4. Malhela Lumo

(...)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]