La Ruĝo kaj la Nigro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ruĝo kaj la Nigro (fr:Le Rouge et le Noir) estas romano de Stendhal (plumnomo de Marie-Henri Beyle), eldonita en 1830. La rakonto okazas en Francio de ĉ. 1827-30, kaj pridiras la klopodadojn fare de juna viro sin levi super sian pleban nasko-statuson per kombinaĵo de talento, forta laboro, trompado, kaj hipokritado, por nur sin trovi mem perfidata de la propraj pasioj.

Kiel en posta romano de Stendahl, La Kartuzio de Parma (La Chartreuse de Parme), la protagonist', Julien Sorel, estas pelata kaj inteligenta viro, sed egale malsukcesas kompreni multon pri la kutimoj de la mondo kiun li entreprenas venki. Li konservas multajn romantikajn iluziojn, kaj fariĝas apenaŭ pli ol peono en la politikaj maĥinacioj de la influivaj kaj senindulgaj homoj kiuj lin ĉirkaŭas. Stendahl uzas sian malperfektan heroon por satiri la tiutempan francian socion, precipe la hipokritecon kaj materialismon de ties aristokrataro kaj de la Katolika Eklezio, kaj por prognozi ĝisradikan ŝanĝon en la franca socio kiu forigos ambaŭ tiujn potencaĵojn de siaj potencaj pozicioj.

La plej ofta kaj plej verŝajna klarigo de la titolo estas ke ruĝo kaj nigro estas la kontrastaj koloroj de la armea uniformo tiutempa kaj la roboj de la sacerdotoj, respektive. Alternativaj klarigoj eblas, tamen; ekzemple, ruĝo povus simboli amon kaj nigro morton kaj mornon, aŭ la koloroj eble aludas al tiuj de ruleta rado, do eble indikante la neatenditajn ŝanĝojn en la kariero de la heroo.

Resumo de la intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La Ruĝo kaj la Nigro estas la historio de Julien Sorel, la estetikula filo de ĉarpentisto en la fikcia Franca vilaĝo Verrières. La romano ampleksas du "librojn", sed ĉiu libro entenas du ĉefajn rakontojn. La unua libro prezentas Julien, kiu preferis pasigi tempon kun sia nazo en libroj aŭ revante pri la "gloraj tagoj" de la armeo de Napoleono (jam de longe disigita) ol labori kun siaj ĉarpentistaj patro kaj fratoj, kiuj batadas lin pro lia intelektula afektado. Julien fine fariĝas akolito de loka katolika Abbé (pastro), kiu poste aranĝos por li postenon kiel instruisto por la infanoj de la urbestro de Verrières, M. de Rênal. Julien ludas la rolon de pia kaj aŭstera kleriko, kvankam vere lin apenaŭ interesas la Biblio krom per sia beletra valoro kaj lia povo uzi parkeritaĵojn por impresi gravajn homojn (ekstraktaĵoj kiujn li lernis en la Latina, kaj kies signifojn li nur malperfekte komprenas).

Iam fine li komencas amaferon kun la edzino de M. de Rênal, aferon, kiu malbone finiĝas kiam ĝin malkaŝas tra la tuta urbeto servistino, Eliza, kiu havis proprajn amcelojn je Julien. M. de Rênal tiam forpelas Julien-on, kiu transloĝiĝas al seminario en Besançon, kiun li trovas klikema kaj sufoka. Malgraŭ sia komenca cinikeco, la rektoro de la seminario M. Pirard (Jansenisto, kaj pro tio figuro malamata de la pli potenca Jezuita partieto en la diocezo) ekŝatas Julien-on kaj fariĝas lia patrono. Kiam M. Pirard forlasas la seminarion naŭzita de la politikaj maĥinacioj de la eklezia hierarĥio, li savas Julien-on de la persekutado kiun li certe renkontus manke de sia Jansenista protektanto, per tio ke li rekomendas Julien-on kiel kandidaton iĝi privata sekretario de diplomato kaj aristokrata Katolika legitimisto, la Marquess de la Mole.

Libro 2, kiu komenciĝas je la tempo de la Julia Revolucio, kronikas la tempon kiun Julien pasigis en Parizo kun la familio de M. de la Mole. Julien klopodas partopreni en la altsocio de Parizo, sed la nobeluloj malrespektas lin kiel novaĵon — malriĉe naskitan intelektulon. Julien, dume, trovas sin ŝirite inter sia ambicio leviĝi en la socio kaj sia naŭziĝo pri la malnobla materialismo kaj hipokriteco de la Pariza nobelaro. En ekscita epizodo, Julien riskas sian vivon kaj korpon kiam li entreprenas laŭ peto de M. de la Mole sekretan spionecan mision al Anglujo, kie li devos uzi sian fenomenan memoron por parkere ripeti tiklan mesaĝon al anonima adresato. Kiel antaŭe, Julien parkerigas la mesaĝon sed malsukcesas kompeni ĝian signifon — ĝi fakte estas parto de legitimista komploto, kaj la adresato supozeble estas amiko de la Comte de Chambord, tiam ekzile loĝanta en Anglujo; Julien do riskis la vivon por servi precize la partion kiun li plej oponas.

Ree en Parizo, Mathilde de la Mole, filino de la dunganto de Julien, delogas Julien-on, kaj ili ambaŭ komencas komikan jen jesan, jen nean amaferon, kiun Julien kultivas (kiam li sukcesas sin ŝargi per la bezonata emocia forto) per ŝajnigo de senintereso pri Mathilde. Je iu punkto kiam ŝajne okazis porĉiama rompo kun Mathilde, Julien sukcese klopodas inciti ŝian ĵaluzon per uzado de brokantecaj amleteroj, verkitaj de iu diboĉemulo kiun li konas, por amindumi vidvinon estantan en la socia cirklo de de la Mole. Fine, Julien kaj Mathilde reunuiĝas kiam ŝi malkaŝas ke ŝi gravedas je lia infano. M. de la Mole furioze koleriĝas de la novaĵo, sed cedas frontate de la insisteco de Mathilde, kaj dotas al Julien stipendion, postenon en la armeo, kaj sian malvolontan benon edziĝi kun lia filino. Sed M. de la Mole spertas dramecan sentoŝanĝon kiam li ricevas leteron de Mme de Rênal, avertante lin ke Julien estas nura kanajlo kaj socigrimpisto kiu predas malfortajn virinojn. (Estas perfekta ekzemplo de ironio, ke Julien antaŭe sugestis al M. de la Mole, ke li skribu al Mme. de Renal por atestaĵo pri karaktero.) Aŭdinte pri tiu perfido kaj pri tio, ke M. de la Mole decidis malfari la tutan sian doton al la paro, Julien hastas re al Verrières, aĉetas kuglojn por siaj pistoloj, celiras la preĝejon, kaj dufoje pafas Mme. de Renal — unufoje maltrafante, kaj trafante ŝian skapolon la duan fojon — dum la meso. Kvankam Mme. de Rênal travivas, Julien kondamniĝas al morto, parte pro sia propra vaganta, kontraŭ-patricia parolo ĉe sia proceso. Mathilde provas subaĉeti altrangan oficialulon por flankenigi la juĝon kontraŭ Julien-o, sed la proceson presidis antaŭa amrivalo por la korsentoj de Mme. de Rênal.

La lastaj kelkaj ĉapitroj montras Julien-on en malliberajo, rekonsiderante ĉiujn siajn agojn okazintajn tra la tri jaroj de la historio, kaj konsiderante sian situon en la mondo, kaj la naturon de socio. Mme. de Rênal pardonas Julien-on, kaj siavice pardoniĝas pri sia denunca letero (skribita, ni lernas, sub la influo kaj insisto de aparte severa konfesatisto), kaj ŝi kaj Malthilde ambaŭ provas subaĉeti kaj kaĵoli lokajn oficialulojn nuligi la mort-kondamnon de Julien. La amemo de Julien, dume, receliĝas al Mme. de Rênal. La romano finiĝas per la ekzekutado de Julien. Mathilde prenas lian detranĉitan kapon kaj kisas ĝin per tipe melodrameca gesto. Mme. de Rênal, kiu ĵuris al Julien-o ke ŝi ne sinmortigos kaj ke ŝi prizorgos la bebon de Malthilde, mortas post tri tagoj, plej probable de morno.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefaj temoj

Le Rouge et le Noir estas iusence romano de sia tempo. La intrigo malvolviĝas antaŭ la historia fono de la malfruaj jaroj de la Burbona Retroniĝo kaj la eventoj de la 27, 28 kaj 29 julio 1830 kiuj sekvigis al si la Julian Monarĥion. La intrigon motivas la streĉo inter la propraj respublikaj tendencoj de Julien Sorel — precipe lia nostalgia lojaleco al Napoleano — kaj la komplot-planoj de la Katolikaj aristokrataj legitimistoj, notinde la Marquis de la Mole, kaj iliaj Jezuitaj subtenantoj, kiuj reprezentas la kontaŭan politikan ekstremon, kies interesojn tamen, Julien fine servadas. Ĉi tiun historian kuntekston tre aludece traktas Stendhal (kiu antaŭsupozigas familiarecon de la leganto kun la politikoj de tiutempa Francio), sed li tamen konsideris sufiĉe grave 'subtitol'igi la romanon Chronique de 1830 (Kroniko de 1830; la subtitolon bedaŭrinde oni ne reproduktas en ĉiuj eldonoj). Legantoj kiuj deziras legi malpli singardan trakton pri tiuj historiaj temoj vidu la la nefinitan romanon de Stendhal Lucien Leuwen (postmorte eldonita, sed verkita 1834-35), kiu ofertas pli klaran malkaŝadon pri la politikaj streĉoj tiutempaj.

La ĉefa temo de la romano estas, aliflanke, ĉiatempa. Le Rouge ade ĉuas la eblecon kaj eĉ la dezirindecon, de sincereco: la plejmulto de la karakteroj kaj aparte Julien estas akre konsciaj pri la bezono ludi rolon por gajni la aprobon de ĉirkaŭuloj (kvankam ili ne ĉiam sukcesas). La vorto hipokriteco troviĝadas tiukuntekste, kaj dum la signifo de tiu termino malpli ampleksis en la Francio de la dek-naŭa jarcento ol hodiaŭ (ĝi specife indikis afekton de altaj religiaj sentoj, kion ĉia vortaro de la dek-noŭa jarcento atestos), ĝi tamen kompreneblas kiel la ŝlosila vorto en romano en kiu la vortoj de la karakteroj kaj iliaj enaj pensoj ofte kontraŭas.

En sia libro Mensogo, Deziro, kaj la Romano (Mensonge romantique et vérité romanesque, 1961), la kritikisto kaj filosofo René Girard identigas alian ŝlosilan teman strukturon en Le Rouge et le Noir, kiun li karakterizas triangula aŭ "mimetika" deziro. Laŭ la klarigo de Girard, la romano de Stendhal evidentigas kiel la deziron fare de kia ajn individuo por aliulo ĉiam "peras" tria participanto — krude dirite, ke ni deziras ion (aŭ iun), ĉar ni vidas ke iu alia saman tion deziras. Tiu teorio provas klarigi ne nur la ŝajna perverseco de la interrilato de Malthilde kaj Julien, precipe la epizodonen kiu Julien komencas amindumadon je Mme de Faverolles por stimuli ĵaluzecon ĉe Mathilde, sed egale la de Julien fascinon kun kaj aspiron al la alta socio kiun li volegas malŝati.

Beletra signifo kaj kritiko

André Gide sentis ke La Ruĝo kaj la Nigro estis romano tre antaŭ sia tempo, kaj karakterizis ĝin romano por legantoj en la 20-a jarcento. Kiam Stendahl verkis La Ruĝo kaj la Nigro-on, la prozo en romanoj inkluzivis dialogon aŭ ĉiosciajn priskribojn, sed la granda kontribuo de Stendhal estis pasigi multan rakontan tempon ene de la kapoj de la karakteroj, priskribante ilajn sentojn kaj emociojn kaj eĉ iliajn enajn (kun-si-ajn) konversaciojn. Rezulto de tiu ĉi libro estas, ke Stendhal konsideratas la inveninto de la psiĥologia romano.

La stilo de Stendhal estis treege aludeca, kun multegaj aludoj al la verkoj de Voltaire, Friedrich Schiller, kaj William Shakespeare; citaĵoj de la dramo Phèdre fare de Racine's kaj de Don Juan fare de Byron; kaj al filosofoj kaj pensantoj kiuj influis Stendhal-on, kiaj John Locke kaj Jean-Jacques Rousseau.

Bagatelaĵoj

  • La plejon el la ĉapitroj komenciĝas per epigramoj kiuj ŝajnigas sin citaĵoj el literaturo, poezio, aŭ de famaj personoj. Reale, Stendhal mem verkis la plejon de tiuj epigramoj, sed atribuis ilin al verkistoj kiujn li kredis kapablaj skribi aŭ diri tiajn aferojn.
  • Stendhal lasis la lastajn kvar ĉapitrojn sentitolaj. Tiuj ankaŭ estas la solaj ĉapitroj al kiuj mankas epigramoj.
  • La romano finiĝas per la de Stendhal norma ferma citaĵo: Al la Feliĉaj Kelkaj. Tion oni ofte interpretas kiel dediĉo al tiuj, kiuj povas kompreni liajn verkojn, aŭ kiel sardona aludo al tiuj, kiuj naskiĝis prosperaj (tiun lastan interpreton subtenas verŝajna fonto de la citaĵo, Canto 11 el Don Juan de Byron, ofta aludaĵo en la romano, kiu mencias "la mil feliĉaj kelkaj" kiuj havas la plezuon ĝui altan socion).

Ankaŭ vidu

  • (Angle) Burt, Daniel S. The Novel 100 (eo:La Romano 100). Checkmark Books, 2003. ISBN 0-8160-4558-5

Eksteraj ligiloj

Fontoj

La unua versio de ĉi tiu artikolo estas traduko de la koresponda Anglalingva artikolo.