Villaz-Saint-Pierre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Villaz-St-Pierre (stacidomo).
Villaz-Saint-Pierre
Blazono de Villaz-Saint-Pierre
Blazono de Villaz-Saint-Pierre
Blazono de Villaz-Saint-Pierre
Preĝejo Sankt-Petro kaj Paŭlo en Villaz-Saint-Pierre
Preĝejo Sankt-Petro kaj Paŭlo en Villaz-Saint-Pierre
Preĝejo Sankt-Petro kaj Paŭlo en Villaz-Saint-Pierre
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 43′ 12″ N 6° 57′ 24″ O / 46.72000 °N, 6.95667 °O / 46.72000; 6.95667 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 12″ N 6° 57′ 24″ O / 46.72000 °N, 6.95667 °O / 46.72000; 6.95667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1029
Areo 5,59 km²
Alteco 729 m super marnivelo
Poŝtkodo 1690
Komunumkodo 2111
Mapo de Villaz-Saint-Pierre
Mapo de Villaz-Saint-Pierre
Mapo de Villaz-Saint-Pierre
vdr

Villaz-Saint-Pierre (malnova germanlingva nomo Villaz-Sankt Peter) estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1029 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villaz-Saint-Pierre situas en la Friburga Mezlando, ĉe la bordo de la rivero Galno, oriente de la urbo Romont. La sudan komunumlimo formas la rivero Neirigue, suda alfluanto de Glano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Villaz-Saint-Pierre kaj Fuyens, la setlejoj Biolay, La Sauge, Le Ferrage, Le Renailly kaj Le Vivier, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,59 km², de kiuj 23,6% estas kovritaj de arbaro, 61,5% servas por agrikulturo kaj 13,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villaz-Saint-Pierre limas en nordo al La Folliaz (Villarimboud), en oriento al Villorsonnens, en sudsudoriento al Massonnens, en sudo al Mézières, en sudokcidento al Romont, en okcidento denova al La Folliaz (eksklavo Lussy), en sudokcidento al Villarzel (FR), kaj en sudsudokcidento al Châtonnaye.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 155 de Friburgo al FR. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimue 15 kilometrojn sude apud Vaulruz. Pere de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Romont la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Villaz-Saint-Pierre datiĝas el la jaro 1177 kiel Villa. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de romia vilao. Dum mezepoko la Senjoroj de Villa, la Senjoroj de Billens, la Senjoroj d'Illens, la Grafoj de Grejerco, la Grafoj de Savojo kaj la familio Faber de Romont posedis bienojn en Villaz-Saint-Pierre. Post la konkero de la regiono fare de Berno kaj ĝis koncedo al Friburgo en la jaro 1536, Villaz-Saint-Pierre estis atribuita al la Voktejo Romont, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la Distrikto Glano. En la jaro 1978 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Fuyens estis integrita al la komunumo Villaz-Saint-Pierre.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]