La Sierpe (Salamanca)
Aspekto
| La Sierpe | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 37762 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Valeriano de Castro de Castro | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 41 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 39′ N, 5° 51′ U (mapo)40.645-5.8555555555556Koordinatoj: 40° 39′ N, 5° 51′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 921 m [+] | ||
| Areo | 14,86 km² (1 486 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
La Sierpe estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar. La Sierpe estas tradukebla al La Serpento.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 46 loĝantojn. Ĝi perdis 100 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento. En 1939-1940 okazis proceso per kiu lokanoj akiris la terenojn kiujn la posedantinoj klopodis vendi al aliaj terposedantoj.
La urbestro estas de dekstra partio PP.





