Somera Palaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Somera Palaco)
Monda heredaĵo de UNESKO
Somera Palaco
頤和園
emblemo
palaco
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Pekino
Areo 297
Situo
Geografia situo 39° 59′ 51″ N, 116° 16′ 8″ O (mapo)39.9975116.2689Koordinatoj: 39° 59′ 51″ N, 116° 16′ 8″ O (mapo)
Somera Palaco (Pekino)
Somera Palaco (Pekino)
DEC
Somera Palaco
Somera Palaco
Situo de Somera Palaco
Map
Somera Palaco
Parto de China's Four Great Gardens vd
Monda heredaĵo

La Somera Palaco en Pekino.
Lando  Ĉinio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii
Fonto 880
Regiono** Azio
Geografia situo 39° 59′ 54″ N, 116° 16′ 8″ O (mapo)39.998333333333116.26888888889
Registra historio
Registrado 1998  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Somera Palaco, kie Ĉing-dinastiaj imperiestroj kaj iliaj edzinoj somerumis, troviĝas ĉirkaŭ dek kilometrojn nordokcidente de la urbo Pekino, Ĉinio.

Allogite de la ĉarmaj naturaj pejzaĝoj de la loko, oni konstruis tie halojn kaj templojn jam antaŭ centoj da jaroj. En 1750 oni faris grandskalan konstruadon al la loko. Stariĝis tie la ĝardeno Ĉingjijŭan, kiu enkorpigis la esencon de ĉinaj famaj ĝardenoj. La ĝardeno estis poste alinomita Jihejŭan, kiun ni kutime nomas Somera Palaco. Bedaŭrinde, la ĝardeno estis dufoje prirabita kaj detruita de fremdlandaj invadantoj en 1860 kaj 1900. Dufoja riparado estis farita poste, sed pro tio, ke al la registaro de Ĉing-dinastio mankis monrimedoj, iuj konstruaĵoj ne povis restariĝi.

Entenante Ŭanŝoŭ-monton kaj Kunming-lagon, la parko kovras areon de 290 hektaroj, kies tri kvaronojn okupas la lago. Diversaj konstruaĵoj dislokiĝas sur la montdelivo kaj ĉirkaŭ la lago. Sur la lago vidiĝas longa digo kaj tri insuletoj, kiuj simbolas la tri surmarajn femontojn en ĉina mito.

La parko ĝenerale dividiĝas en kvar partojn:

1. La palacaj konstruaĵoj post la fronta pordo Donggong, kun Ĵenŝoŭ-halo kiel la ĉefa, iam servis al imperiestroj por politika aktivado. Tie troviĝas ankaŭ imperiestraj loĝdomoj, scenejo k. a. Inter ili estas Leŝoŭ-halo, en kiu loĝis la imperiestra patrino Ciŝji, la fakta reganto super Ĉinio en la jaroj 1861-1908, kaj Julan-halo, kie Ciŝji iam apartigis la imperiestron Gŭangŝju disde la ekstera mondo.

2. La pli-ol-700-metra Longa Koridoro interligas la grandnombrajn konstruaĵojn antaŭ Ŭanŝoŭ-monto kaj sin prezentas kiel la ĉefa vizitindejo de la parko. Sur la fronta deklivo de la monto staras aro da elegantaj konstruaĵoj unu super alia en vico, komencita de la portalo Pajjun en la mezo de la Longa Koridoro kaj kronita per Foŝjang-turo. Interalie troviĝas ankaŭ Pajjun-halo, la templo Ĝihujhaj, la Bronza Pavilono ktp.

3. Malantaŭ la monto prosperas densaj arboj kaj zigzagas vojetoj. Suĝoŭ-rivero (aŭ la tiel nomata Malantaŭ Lago) fluas malrapide laŭ la montpiedo. En la lastaj jaroj grupo da templaj konstruaĵoj rekonstruiĝis meze de la montdorso kaj malfermiĝis al la publiko. Oriente troviĝas Ŝjeĉjujŭan, delikata kaj ĉarma ĝardeno konstruita imite al la ĝardeno Ĝjiĉangĵuan en la suda urbo Uŝji.

4. Kunming-lago sterniĝas antaŭ la monto kaj estas zorgeme dekoraciita. Ĉe la okcidenta digo staras 6 pontoj en malsamaj formoj. Sur la 3 insuletoj troviĝas pavilonoj kaj kioskoj. La orienta digo interesas la vizitantojn per bronza bovo, Ĝiĉun-pavilono k.a., kaj de tie la Deksepspana ponto, 150 metrojn longa, kondukas al insuleto en la lago.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.