La stranga butiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Stranga Butiko)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Stranga Butiko
La Stranga Butiko
Aŭtoro Raymond Schwartz
Eldonjaro 1931
Urbo Parizo
Eldoninto Solsona
Paĝoj 124
Information icon.svg
vdr

La Stranga Butiko [1] estas 124-paĝa kolekto de poemoj originale verkitaj de Raymond Schwartz, kaj eldonitaj en 1931. Ĝi enhavas 22 da ilustraĵoj de Raymond Laval. Ekzistas KD-versio de la libro, voĉlegita de Stano Marček kaj eldonita de li en 2008[2].

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĝi montras la poeton jam egalranga al la prozisto. La vivfilozofio de l' poeto manifestiĝas kun plena matureco. Ĉion li esprimas per delikata, facila, serena stilo, li scias trakti seriozajn kaj profundajn temojn en la plej klara, plej simpla formo. 
— 1932, Totsche, De Paĝo al Paĝo, paĝo 102
Citaĵo
 Valora nova libro, ne nur pro la plezuro kiun ĝi donas al la legantoj sed por nia kulturo. Mi kredas kiel Schwartz ke la humuro estas esenca afero en la vivo, tiom necesa kiel la serĉado de belo kaj pro tio La Stranga Butiko devas viciĝi inter niaj plej bonaj verkoj de belliteraturo. 
— 1932, Historio de Esperanto II, paĝo 771

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]