Templo Fahajsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Templo Fahajsi)
Templo Fahajsi
templo
Budhisma templo [+]
Koordinatoj39° 56′ 24″ N, 116° 9′ 12″ O (mapo)39.9401116.1533Koordinatoj: 39° 56′ 24″ N, 116° 9′ 12″ O (mapo)

Estiĝo1443

Templo Fahajsi (Pekino)
Templo Fahajsi (Pekino)
DEC
Templo Fahajsi
Templo Fahajsi

Map
Templo Fahajsi
Vikimedia Komunejo:  Fahai Temple [+]
vdr

La templo Fahajsi situas en Ŝiĝingŝan-kvartalo okcidente de la urbo. Norde de la templo kuŝas pitoreska Cujŭej-monto, kaj sudoriente ĉe montdeklivo troviĝas signo de glaĉero. Vere bela loko vizitinda por turistoj.

La templo havas historion de pli ol 500 jaroj. Laŭ la noto, la konstruado de la templo daŭris 5 jarojn. Ĝi ĉefe konsistas el kvin grandaj haloj kaj sonorila kaj tambura turoj. Nun nur la Mahavira Halo en la templo restas kompare kompleta.

En la halo estas konservitaj kelkaj freskoj. Kvankam ili estas parte difektitaj, tamen oni povas vidi en ili altan nivelon de la pentristoj. Ekzemple malantaŭ niĉo troviĝas fresko, en kiu la Avalokitesvaro miene kvieta kaj dignoplena kun nuda busto portas delikatan gazon sur la ŝultroj kaj jadan ornamaĵon sur la brusto kaj sidas krucante antaŭ si ambaŭ krurojn, lasante libere fali la dekstran manon sur la genuon. Kaj en aliaj du freskoj sur la ambaŭflankaj muroj de la norda pordo estas 36 pentritaj homfiguroj de imperiestro kaj lia edzino, ĉielaj generaloj, fortuloj kaj demonoj, el kiuj la plej granda homfiguro estas 1.6 metrojn alta. La imperiestro kaj lia edzino estas tre elegantaj kaj lukse vestitaj, la ĉielaj generaloj vestas sin per kiraso kaj la fortuloj kun nuda brusto montras sin tre fortikaj. Tiuj belaj freskoj estas verkoj de antikvaj nekonataj pentristoj kaj okupas gravan lokon en la historio de la ĉina fresko.