Saltu al enhavo

La Tortuga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Tortuga
insulo [+]

maroKariba maro

Supermara alteco41 m [+]
Koordinatoj10° 56′ N, 65° 18′ U (mapo)10.931666666667-65.308055555556Koordinatoj: 10° 56′ N, 65° 18′ U (mapo)
Akvokolektejo156,6 km² (15 660 ha) [+]
Areo156,6 km² (15 660 ha) [+]
Loĝantaro(neloĝata) [+]
HorzonoUTC−04:30 [+]

La Tortuga (Venezuelo)
La Tortuga (Venezuelo)
DEC
Map
La Tortuga
Vikimedia Komunejo:  Isla de la Tortuga [+]
vdr

La Tortuga (La Testudo) estas insulo en la Kariba maro apartenanta al Venezuelo, inkludita geografie en la Malgrandaj Antiloj kaj administracie formanta parton de la Venezuelaj federaciaj dependaĵoj.

Ĝi estas formata de pli granda insulo kaj kelkaj pli malgrandaj insuletoj.

Ĝi estas en la sudo de la Kariba maro je 65º 18´ okcidente kaj 10° 55´ norde, je ĉirkaŭ 85 km de Río Chico, Miranda; je 170 km de Karakaso; je 140 km de Margarita Insulo; je 85 km de la laguno Unare en la ŝtato Anzoátegui kaj je 120 km de la ŝtato de Nueva Esparta.

La formo de la insulo estas simila al elipso de 12 km de nordo suden kaj 25 km de oriento okcidenten.

Ĝi havas kun la apudaj insuletoj ĉirkaŭ 156,60 km² de etendo, kio faras ĝin la dua oceana insulo plej granda de Venezuelo, post Margarita.[1][2][3]

La Tortuga fakte estas grupo de insuloj kiu inkludas:

  • Insulojn Los Tortuguillos, kun insuloj Tortuguillo del Este kaj Tortuguillo del Oeste;
  • Cayo Herradura
  • Los Palanquines
  • kaj pli malgrandajn rifinsulojn

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vila, Marco Aurelio. 1967: Aspectos geográficos de las Dependencias Federales. Corporación Venezolana de Fomento. Caracas. 115p.
  2. Cervigon, Fernando. 1995: Las Dependencias Federales. Academia Nacional de la Historia. Caracas. 193p.
  3. Hernández Caballero, Serafín (Editor). 1998: Gran Enciclopedia de Venezuela. Editorial Globe, C.A. Caracas. 10 volúmenes. ISBN 980-6427-00-9 ISBN 980-6427-10-6