La unua amo (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Unua Amo)
La unua amo
La unua amo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ivan Turgenev
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1860
Ĝenro noveleto
Loko de rakonto Rusia Imperio
vdr

La unua amo (ruse Первая любовь) estas romano de Ivan Turgenev, unue publikigita en 1860. Ĝi estas unu el liaj plej popularaj verkoj de mallonga fikcio. Ĝi rakontas la historion de amo inter 21-jaraĝa knabino kaj 16-jaraĝa knabo.

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La Unua amo estas eldonita en marto 1860 en la revuo Библіотека для чтенія (Biblioteko por legado). Kiel multaj el la verkoj de Turgenev, ĉi tiu estas tre membiografia. Efektive, la aŭtoro asertis ke temis pri la plej membiografia el ĉiuj siaj verkoj.[1] En ĝi Turgenev rakontas incidenton el sia propra vivo, nome sian enamiĝon al juna najbarino en la kamparo, Ekaterina Ŝaĥovskaja (Zinaida en la novelo), enamiĝo kiu daŭris ĝis la malkovro, ke Ekaterina estis fakte la amantino de sia patro.

Temo[redakti | redakti fonton]

La unua amo estas ekzemplo de rakonto ene de rakonto. La rakonto komenciĝas kun la protagonisto, Vladimir Petroviĉ, en festo. La tri gastoj, ĉiuj viroj "ne maljunaj sed ne plu junaj", laŭvice rakontas la rakontojn de sia unua amo. Kiam venas la vico de Vladimir rakonti sian historion, li sugestas ke li skribu la rakonton en kajero ĉar ĝi estas iom longa, nekutima rakonto kaj li ne estas sperta pri improvizita rakonto. La aliaj viroj konsentas kaj kelkajn semajnojn poste la rakonto ene de rakonto daŭras per legado de Vladimir el sia kajero, kiam li rakontas la memoron de sia unua amo.

Vladimir Petroviĉ, dekses-jarulo, restas en la kamparo kun sia familio kaj tie li renkontas sian novan najbarinon, Zinaida Aleksandrovna Zasekina, bela dudekunu-jara virino kiu restas kun sia patrino, la Princino Zasekina. Tiu familio, kiel la plimulto el la rusa malalta nobelaro kun reĝaj ligoj de tiu tempo, ĝuis nur gradon de respektindeco pro siaj titoloj; la Zasekin-oj, en la okazo de ĉi tiu historio, estas tre malriĉa familio. La juna Vladimir enamiĝas al Zinaida, kiu havas aron da pluraj aliaj (socie pli elekteblaj) svatantoj al kiuj li aliĝas en iliaj malfacilaj kaj ofte malsukcesaj provoj akiri la favoron de la fraŭlino. Zinaida, kiel estas rivelite tra la historio, estas funde kaprica kaj iom ludema amantino kun tiuj svatantoj frapitaj de amo. Ŝi ne reciprokas la amon de Vladimir, ofte iluziigante lin, mokante lian rilatan junecon kontraste kun sia frua plenaĝeco. Sed fine la vera celo de ŝia korinklino kaj la iom tragika konkludo al la rakonto estas rivelita.

Vladimir malkovras ke la vera objekto de la amo de Zinaida estas sia propra patro, Pjotr Vasiljeviĉ. En la tragikaj kaj ruinige koncizaj du finaj ĉapitroj, Vladimir sekrete observas la finan renkontiĝon inter Pjotr kaj Zinaida ĉe la fenestro de ŝia domo en kiu lia patro frapas ŝian brakon per vip-bastono. Zinaida kisas la vundon sur sia brako kaj Pjotr enkuras en la domon. Ok monatojn poste, la patro de Vladimir ricevas korŝiran leteron de Moskvo kaj larmoplene petegas favoron al sia edzino. Pjotr mortas pro apopleksio kelkajn tagojn poste, post kio lia edzino sendas konsiderindan monsumon al Moskvo. Tri aŭ kvar jarojn poste, Vladimir ekscias pri la geedziĝo de Zinaida kun sinjoro Doljskij kaj pri ŝia posta morto dum akuŝo.

Precipaj figuroj[redakti | redakti fonton]

  • Vladimir Petroviĉ – La rakontisto, en la tempo de la rakonto 16-jaraĝa knabo; la protagonisto de la rakonto.
  • Zinaida Aleksandrovna Zasekina – La objekto de korinklino de Vladimir. Kaprica, mokema kaj malfacila, ŝi estas nekonsekvenca en siaj simpatioj al siaj pretendantoj, el kiuj Vladimir estas tiu al kiu ŝi montras (ekstere) pli da amo. Tamen, ĝi estas la amo de fratino al frato pli ol tiu inter geamantoj.
  • Pjotr Vasiljeviĉ – La patro de Vladimir, stoika simbolo de viro el la 19-a jarcento; tre 'brita' en eduko kaj ŝajne nealirebla al emocio sed la celo de trankvila admiro fare de la filo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Kinaj adaptoj[redakti | redakti fonton]

  • "Первая любовь" USSR, Mosfilm 1968, 76 min.
  • "Sindhu Samaveli" tamila filmo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magarshack, David. 1954. Turgenev: a Life. London: Faber and Faber, 20.
  2. Nadja Yet ĉe YouTube

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo First Love (novella) en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]