La Verduloj (Nederlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sunfloro estas la partia emblemo.

La Verduloj (nederlande: De Groenen) estas politika partio en Nederlando kun ekologia fokuso. La partio fondiĝis dum la jaro 1983. Kontraste al la enlande pli granda dua ekologia partio GroenLinks, De Groenen estas konsekvence kontraŭarmea.

Ekde la lokaj politikaj balotoj de la 7-a de marto 2006 la partio nur reprezentiĝas en la parlamento de la urbo Zwolle, ne en pliaj urbaj aŭ regionaj parlamentoj, do ne estas granda politika forto de la lando.

Sur internacia nivelo la partio estas konstanta membro de la verdaj partiaj interligoj. Interalie en la Eŭropa Unio ĝi apartenas al la dum 2004 fondita Eŭropa Verda Partio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]