Les Agettes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Agettes
Blazono de Les Agettes
Blazono de Les Agettes
Blazono de Les Agettes
Vex kaj Les Agettes
Vex kaj Les Agettes
Vex kaj Les Agettes
former municipality of Switzerland • kvartalo • statistika regiono
Kantono Valezo
Distrikto Hérens
Koordinatoj  46° 12′ 40″ N 7° 22′ 26″ O / 46.21111 °N, 7.37389 °O / 46.21111; 7.37389 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 40″ N 7° 22′ 26″ O / 46.21111 °N, 7.37389 °O / 46.21111; 7.37389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 338
Areo 5,09 km²
Alteco 1002 m super marnivelo
Poŝtkodo 1992
Komunumkodo 6081
Mapo de Les Agettes
Mapo de Les Agettes
Situa mapo de Les Agettes
vdr

Les Agettes estas komunumo en la distrikto Hérens en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 338 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Les Agettes situas en la franclingva Suba Valezo ĉe la suda flanko de la Valo de Rodano kaj la okcidenta flanko de la Valo de Hérence alte super la valfundo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Les Agettes, Crête-à-l'Œil kaj La Vernaz, kaj la ferisetlejo Mayens de l'Ours.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,09 km², de kiuj 60,5% estas kovritaj de arbaro, 26,5% servas por agrikulturo kaj 10,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Les Agettes limas en nordo al la kantonĉefurbo Siono, en oriento kaj sudoriento al Vex, en sudokcidento kaj okcidento al Nendaz, kaj en nordokcidento al Veysonnaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Les Agettes situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas kurboriĉa konekta vojo de Vex al Veysonnaz kaj alia vojo de Salins al Les Agettes. La plej proksima alveturejo al al svisa aŭtovojo A9, estas Siono-Okcidento, kiu situas proksimume 4 kilometrojn nordokcidente de la komunumo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Mayens-de-l'Ours al Siono la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De la ferisetlejo Mayens-de-l'Ours kabintelfero kondukas al la turisma loko Thyon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Les Agettes datiĝas el la jaro 1190 kiel Agietes kaj Gieti. La teritorio de Les Agettes dum mezepoko kaj ĝis la Helveta Revolucio de 1798 estis submetita al la landa senjoreco de la episkopo de Siono kaj de tiu estis donita kiel feŭdo al diversaj nobelaj familioj. En la jaro 1382 estis menciita episkopa mistralo. La en la 14-a jarcento Les Agettes estis dokumentita kiel aparta komunumo. Post ĝi estis kunigita kun Vex kaj de ĝi denove sendependiĝis en la jaro 1814.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]