Bévilard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Voirde)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Malleray-Bévilard (stacidomo).
Bévilard
Blazono de Bévilard
Blazono de Bévilard
Blazono de Bévilard
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 588347 / 232008 (mapo)47.2388888888897.2847222222222Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 17′ O; CH1903: 588347 / 232008 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1684
Areo 5,68 km²
Alteco 691 m super marnivelo
Poŝtkodo 2735
Komunumkodo 0682
Mapo de Bévilard
Mapo de Bévilard
Mapo de Bévilard
vdr


Bévilard (malnova germanlingva nomo Bewiler) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 684 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bévilard situas en la Berna Ĵuraso en la valo de Tavannes ĉe la bordo de la rivero Birs. La setlejoj de la komunumo komplete kunkreskis kun tiuj de la najbara komunumo Malleray. La komunumo konistas el la vilaĝo Bévilard kun la kvartaloj kaj setlejoj Le Varonnes, La Voirde kaj la Cray, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,68 km², de kiuj 47,6% estas kovritaj de arbaro, 40,0% servas por agrikulturo kaj 12,3% por setlado. [2]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bévilard pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/30 de Bielo respektive La Chaux-de-Fonds tra Moutier al Delemonto. En la jaro 2016 estos malfermita la svisa aŭtovojo A16 tra la valo de Tavannes. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sonceboz-Sombeval al Moutier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bévilard datiĝas el la jaro 1182 kiel Bevilar. Dum mezepoko Bévilard apartenis al la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo.[3] De 1793 ĝis 1797 Bévilard apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Bévilard fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Bévilard tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]