La Zoma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Zoma
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44707
Demografio
Loĝantaro 27  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 0° 37′ U (mapo)40.7843139-0.6195433Koordinatoj: 40° 47′ N, 0° 37′ U (mapo) [+]
Alto 1 151 m [+]
Areo 14,502276 km² ( 145 0.2 276 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Zoma (Provinco Teruelo)
La Zoma (Provinco Teruelo)
DEC
La Zoma
La Zoma
Situo de La Zoma
La Zoma (Hispanio)
La Zoma (Hispanio)
DEC
La Zoma
La Zoma
Situo de La Zoma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Zoma [+]
vdr

La Zoma [laZOma] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino Zoma devenas de la araba صومعة, ȘAWMU'A "minareto". Zoma, estas la kutima termino en Aragono por referenci al minaretoj, precize jam en la epoko de kristana dominado, sed kun ankoraŭ islama loĝantaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 88 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj je 64 de Alcañiz. Ĝi estas limigita de la municipaj teritorioj de Ejulve oriente, Gargallo kaj Cañizar del Olivar norde, Aliaga sude, kaj Castel de Cabra okcidente. Ĝi estas en la norda deklivaro de la Sierra de San Just. La Zoma estas sur monteto kie pintas la konstruaĵo de la preĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la loĝloko.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Zoma oni malaltiĝis ĝis nunaj 105 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejo, la urbodomo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]