La aranereta kastelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La aranereta kastelo
filmo
Originala titolo 蜘蛛巣城
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1957, 15 jan. 1957
Ĝenro filma dramo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Asakazu Nakai
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Sōjirō Motoki
Scenaro Kurosawa Akira • Shinobu Hashimoto • Hideo Oguni • Ryūzō Kikushima
Filmita en Japanio
Loko de rakonto Japanio
Muziko de Masaru Sato
Rolantoj Mifune Toshiro • Isuzu Yamada • Shimura Takashi • Minoru Chiaki • Akira Kubo • Seiji Miyaguchi • Yoshio Inaba • Hiroshi Tachikawa • Takamaru Sasaki • Chieko Naniwa • Kokuten Kōdō • Sachio Sakai • Yū Fujiki • Kichijirō Ueda • Takeshi Katō • Shōbun Inoue • Asao Koike • Eiko Miyoshi • Isao Kimura
Produktinta firmao Toho
Honorigoj Blue Ribbon Awards • Q11513240
IMDb
vdr

Trono de sango (蜘蛛巣城, Kumonosu-jō, "La aranereta kastelo") estas japana historia drama filmo de 1957 kunverkita kaj reĝisorita de Akira Kurosawa. La filmo transigas la intrigon de la teatraĵo de William Shakespeare nome Macbeth el la mezepoka Skotlando al la feŭdeca Japanio, kun stilaj elementoj elprenitaj el la Noa teatro. En la filmo stelulas Toshiro Mifune kaj Isuzu Yamada en la ĉefaj roloj, modelite laŭ la roluloj de Macbeth kaj Lady Macbeth.

Kiel ĉe la teatraĵo, la filmo rakontas la historion de militisto kiu murdas sian suverenon pro la ambicioj de sia edzino. Kurosawa estis partiano de la teatraĵo intencis fari sian propran adaptaĵon dum kelkaj jaroj, prokrastante ĝin post ekscii pri la filmo de Orson Welles samnome Macbeth (1948). Inter liaj ŝanĝoj estis la fino, kio postulis pakarkistojn kiuj pafu sagojn ĉirkaŭ Mifune. La filmo estis filmita ĉe la Fuĵi-Monto kaj la Duoninsulo Izu.

Kurosawa, kun partoprenantoj ĉe la filmejo de La aranereta kastelo (Kumonosu-jō).

Spite la ŝanĝon en la okazejo kaj en lingvo kaj nombrajn kreivajn liberecojn, "La aranereta kastelo" estas ofte konsiderata unu el la plej bonkvalitaj filmaj adaptaĵoj de la teatraĵo. Ĝi ricevis du premiojn Mainiĉi, kiel tiu de Plej Bonkvalita Aktoro por Mifune.

Kurosawa instruis sian ĉefan aktorinon, Isuzu Yamada, rigardi la verkon kvazaŭ ĝi estu kinarta versio de japana pli ol de eŭropa literatura klasikaĵo. Pro la aprezo de Kurosawa al la tradicia japanteatra aktormaniero, la aktorado de la ludantoj, partikulare de Yamada, forte eniris en la stiligitaj teknikoj de la Noo-teatro. Ĝi estis filmita en 1956 kaj publikigita en Januaro 1957, ricevante iomete malpli negativan enlandan respondon ol tio kio okazis ĉe la antaŭa filmo de la reĝisoro. Eksterlande, La aranereta kastelo, senrilate al la libereco uzita por adapti la fontomaterialon, tuje havigis elstaran lokon inter la plej famaj adaptaĵoj de Shakespeare.[1][2][3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Galbraith, paĝoj 230–239
  2. Richie 1999, paĝoj 115–124
  3. Kurosawa (WNET), bonus materials: Isuzu Yamada interview
  4. Prince, paĝoj 142–149

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]