La bankuvo de Beuys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La bantubo de Beuys)

la bankuvo de Joseph Beuys, originale netitolita bankuvo (1960), estas arta objekto de Joseph Beuys.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bankuvo por beboj estis parto de ekspozicio de la muzeo Von der Heydt-Museum en Wuppertal, kiun la kolektanto Lothar Schirmer donacis al la muzeo kiel daŭra pruntaĵo. La bankuvo estis ornamita de Beuys kun vundplastro kaj bandaĝoj. Tabulo havis la tekston, ke Beuys kiel bebo estis banita en ĝi. Iu aldonis "evidente tro varmege". [1] [2]. Por alia ekspozicio en la kastelo Morsbroich la verko estis sendita tien kaj tie stokigita. 1973-11-3 la loka grupo de la partio SPD festis en tiu muzeo. Por purigi la glasojn du membroj, sinjorinoj. Müller kaj Marianne Klein, serĉis ujon kaj malkovris la malpurigitan bankuvon, ne rimarkinte, ke ĝi estis arta objekto.[3] Ili purigis ĝin, "ĉar, kiel ĝi estis, ni ne povis uzi ĝin" ili rakontas. Skandalo rezultis. Proceso okazis. La arta objekto ja havis grandan valoron, detruita per la purigado. Fine Beuys denove prilaboris ĝin. [4] Similan sperton ricevis lia grasa angulo en la Düsseldorfer Kunstakademie, kiu estis forigita de zorgema purigistino.

Akcepto[redakti | redakti fonton]

Tiu okazo eniris en la tiatempan trezoron de anekdotoj. Ĝi estis vaste disigita en ĵurnaloj en diversaj variantoj.

Al la populareco de la afero kontribuis varba filmo de kompanio ATA, kiu dum du jaroj rakontis similan skeĉon varbanta pri puriga polvo ATA.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • AP: Wenn Putzfrauen im Museum wüten, FAZ, 18. März 2008, Nr. 66, S. 40
  • Eugen Blume/ Cathrine Nichols (Hrsg.): Beuys. Die Revolution sind wir, Hamburger Bahnhof – Museum für Gegenwart, Berlin, 3. Oktober 2008 bis 25. Januar 2009. Steidl, Göttingen 2008, ISBN 978-3-88609-649-7
  • Harald Keller: Wenn Putzfrauen im Museum wüten, Frankfurter Allgemeine Zeitung vom 18. März 2008, Nr. 66, S. 40
  • Lothar Schirmer (Hrsg.), Alain Bohrer (Einf.): Joseph Beuys. Eine Werkübersicht, 1945–1985, Schirmer/Mosel, München, Paris, London 1996; ISBN 3-88814-810-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Der Spiegel, 41599919, Rasierter Kaktus.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-06. Alirita 2010-11-14.
  3. Eugen Blume/ Cathrine Nichols (Hrsg.): Beuys. Die Revolution sind wir, Hamburger Bahnhof – Museum für Gegenwart, Berlin, 3. Oktober 2008 bis 25. Januar 2009. Steidl, Göttingen 2008, S. 223
  4. Heiner Stachelhaus, Joseph Beuys, Heyne, München, 1987, 187 ISBN=3-453-03399-X.