La blua Danubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolbildo
Aŭdi: Ĉe la bela blua Danubo, daŭro 2:58

La Valso de la Danubo estis komponita de Johann Strauss en la jaro 1867. La origina titolo estas la plej famkonata Ĉe la bela blua Danubo "An der schönen blauen Donau", konata ankaŭ sub la nomo "Donauwalzer" (Danuba Valso). Entute ĝi daŭras ĉirkaŭ 9 minutojn.

Origino[redakti | redakti fonton]

La valson li origine komponis kiel tiel nomatan korusan valson por la viena vira koruso. Unua prezento okazis je la 13-a de februaro 1867. Multan sukceson ĝi ne havis.

Kiam Strauss poste partoprenis en la internacia ekspozicio en la jaro 1867 en Parizo li bezonis urĝe novajn komponaĵojn kaj li rememoris pri la valso. Li kreis ĝian instrumentan version. Em tiu formo kaj kun la nova nomo "Le beau Danube bleu" la muzikpeco tuj ekhavis sukceson. Ankaŭ nun oni prezentas ĝin preskaŭ senescepte kiel orkestran valson.

En kino[redakti | redakti fonton]

La filmo “Vienaj valsoj” farita de Alfred Hitchcock en 1934, prezentas la fantazian version de la apero de la valso[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]