Saltu al enhavo

La botistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Botistoj
La Botistoj
La Botistoj
AŭtoroAleksis Kivi
Eldonjaro1919
UrboHelsingforso
EldonintoEldona akcia societo Otava
Paĝoj142
v • d • r

La Botistoj [1][2] (suome: Nummisuutarit) estas komedio en kvin aktoj verkita de Aleksis Kivi. La verko estas tradukita el la suoma de Hilma Hall kaj eldonita 142-paĝe en la jaro 1919 ĉe Eldona Akcia Societo Otava en Helsingforso.

Citaĵo
„ Tre interesa priskribo de la kampara vivo en Finnlando. ”
— 1919, Historio de Esperanto II, paĝo 458
Citaĵo
„ Amuzaj cirkonstancoj, komikaj respondoj, simpleco de l‘ vilaĝaj moroj. Sperta tradukisto. ”
— 1920, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 34
Citaĵo
„ Ankaŭ en malproksima norda lando kreskas diversspecaj literatiraj arboj, kaj bonodora floro de l’ gaja komedia trunko, dank’ al Esperanta traduko, alportos sian parfumon kaj plezuron al malproksimaj hejmoj. Multaj paĝoj el La Botistoj elŝprucigos la ridon de negantoj; amuzaj cirkonstancoj, komikaj respondoj, simpleco de l' vitalaj moroj, stulteco de edziĝonta filo lia patrino, laŭbibliaj admonoj de l’ patro, ĉio tio, kun moka sed tamen amema sento, donas gustan ideon pri antaŭa kampula naiva kaj kvieta vivo, nun malfeliĉe ĉie malaperanta.

Kelkajn plezurrapidajn horojn ĝuos niaj samideanoj per tiu verko, kaj ili refoje miros kiel belsona, flua, klara kaj fleksebla estas ilia komprenigilo en la mano de sperta tradukisto. Multaj taŭgaj proverboj estas dirataj de la personoj, kaj estus kolektindaj, ĉar diversnacia aforismaro estas ĉiam interesa.

— Sub severa postulo eĉ virbesto naskas.

— Pli bone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun malbona virino

— La afero fiksiĝis kiel peco ĉe gudro, kiel kato ĉe freŝa lakto.

— Silentu kiel perko sur ŝtono.

— Li ne komprenas arton pli ol porko argentan kuleron.

En la tuta sufiĉe ampleksa prozaĵo oni preskaŭ vane serĉas pres- aŭ lingveron; ĉu unua aŭ duaspeca estas: "Ni atendas Eskon kun sia edzino". Kelkaj parolturnoj iom surprizas; ekzemple uzo de "por ke" en frazoj kiel: "Estu danka por ke vi prosperis eliri" - "Kiu estas kulpa por ke ni deflankigis", aŭ de "kredi sin": "ili kredis sin trovintaj trezoron". — "Mi kredas min esti gasto."

Se ĉiu Esperanta aperanta verko ne meritus pli gravan riproĉon, baldaŭ elĉerpigus la kolekto da laŭdesprimoj disponebla de recenzanto, kaj se Finna Biblioteko Esperanta estas kiel ĝis nun daurigota, ĝi certe pro envio aŭ konkuremo instigos alilandajn tradukontojn. ”
— Esperanto n234 fev 1920

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ literumita "La Botistoj" en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) , paĝo 458, kaj en Enciklopedio de Esperanto
  2. ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 3981, paĝo 359

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.