La casa de papel
La casa de papel | |
---|---|
![]() | |
Originala titolo | La casa de papel |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Origina lando | Hispanio |
Ĝenro | agada televida serio, black comedy television program, amikopara filmo, policanpara filmo, crime television series, suspensa agfilmo, romance television series |
Aktoroj | Álvaro Morte • Pedro Alonso • Úrsula Corberó • Miguel Herrán • Itziar Ituño • Esther Acebo • Paco Tous • Alba Flores • Jaime Lorente • Enrique Arce • María Pedraza • Najwa Nimri • Fernando Cayo • Hovik Keuchkerian • Rodrigo de la Serna • Josep Munné Suriña • Darko Perić • Roberto Garcia Ruiz • Belén Cuesta • Kiti Mánver • Luka Peroš • José Manuel Poga • Miguel Ángel Silvestre • Patrick Criado • Qayyum Ansari • Diana Gómez • Mikel Bustamante |
Komenca muziko | "My life is going on" — esperante "Mia vivo daŭras" |
Amplekso | |
Sezonoj | 5 |
Epizodoj | 43 |
Daŭro sen reklamoj | 70 |
Elsendo | |
Bilda formato | 16:9 |
Elsendita | 2 maj. 2017 – 3 dec. 2021 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
La casa de papel (esperante Papera domo) estas hispana krim-drama televida serio pri la rabo de hispanaj naciaj trezoroj, konsistante el 5 sezonoj.
La unuaj du sezonoj temas pri la rabo de la Hispana Reĝa Monfarejo, kaj la sekvaj tri temas pri la rabo de la Banko de Hispanio. La serio nomiĝas tiel pro unu el la ĉeffiguroj "Profesoro", kiu kreis du paperajn modelojn de ĉi tiuj konstruaĵoj por ambaŭ ŝteloj.
La serio montras tre zorge preparitan planon fare de la profesoro, tension inter la atakantoj kaj ostaĝoj kaj finan rilaton inter la profesoro kaj ĉefo de policanoj. La atakantoj por eviti rekonon, portas maskon iom similan al la vizaĝo de Salvador Dalí, kiuj populariĝis kaj kiel simbolo de la serio kaj ekster la seria etoso por sociaj aferoj. Tiukadre la atakantoj uzis inter si ne la personajn nomojn sed nomojn de urboj por ĉiu el ili, nome Nairobi, Berlino, Denver ktp.
Suĵeto[redakti | redakti fonton]

La ago de la unua kaj dua sezonoj okazas ĉirkaŭ grupo gvidita de mistera Profesoro. Ilia plano estas preni 2,4 miliardojn da eŭroj el la Hispana Reĝa Monfarejo. Preninte 67 homojn kiel ostaĝon, teamo de homoj sub maskoj devos presi monon (plejparte en nominalaj valoroj de 50) dum ĉirkaŭ du semajnoj, kontraŭbatalante la armetrupojn de la polico.
Muziko[redakti | redakti fonton]
Dum ĉiuj 5 sezonoj, vi povas aŭdi la italan kanton "Bella ciao".
La kanto "My life is going on" (esperante "Mia vivo daŭras") ludas en la komenca ekranŝparo de la serio.