La Codorniz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La codorniz)
La Codorniz
revuo


vdr

La Codorniz (La koturno) estis revuo de literatura kaj grafika humuro publikigita en Hispanio el 1941 ĝis 1978, tio estas dum la tuta frankisma epoko. Ĝi memproklamiĝis «la revista más audaz para el lector más inteligente» (la plej kuraĝa revuo por la plej inteligenta leganto), kaj poste «decana de la prensa humorística» (la plej aĝa de la humura gazetaro), kaj sendube ĝi estis unu de la plej longdaŭraj humurpublikaĵoj en Hispanio, kie ĝi servis kiel inspiro por postaj publikaĵoj kiel El Papus, Hermano Lobo kaj Por Favor.

Estis ties ĉefredaktoroj Miguel Mihura (1941-1944), Álvaro de Laiglesia (1944-1977), Manuel Summers (1977-1978) kaj Cándido (1978). En la unua epoko de pli akra frankismo, la gazeto evitis la cenzuron pere de superrealisma, nigra humuro, dum en la lasta etapo de la diktaturo ĝi kuraĝis iom defii la politikan subpremadon kio rezultis en monpunoj, avertoj kaj eĉ rektaj malpermesoj en 1973​ kaj 1975, fakte koincide kun la fino de la frankismo.

Diversaj kunlaborantoj estis Rafael Azcona, Miguel Gila kaj Antonio Mingote.