La dama gambito (televidserio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La dama gambito
televida miniserio
Originala titolo The Queen's Gambit
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida serio bazita sur romano, televida dramserio, rakonto pri plenkreskiĝo, sportfilmo
Reĝisoro Scott Frank
Aktoroj Anya Taylor-Joy • Bill Camp • Marielle Heller • Christiane Seidel • Rebecca Root • Chloe Pirrie • Akemnji Ndifornyen • Harry Melling • Patrick Kennedy • Thomas Brodie-Sangster • Marcin Dorociński • Moses Ingram • Janina Elkin • Iskander Madjitov • Sophie McShera • Richard Waugh • Marian Meder • Sergio Di Zio • William Horberg • Max Krause • Ryan Wichert • Eloise Webb • Jacob Fortune-Lloyd
Muziko de Carlos Rafael Rivera
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 7
Elsendo
Bilda formato 16:9
Elsendita 23 okt. 2020 – 23 okt. 2020
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La dama gambito estas usona dramo de 2020, televida miniserio bazita sur la samnoma romano de Walter Tevis en 1983. Ĝi estis kreita por Netflix de Scott Frank kaj Allan Scott, kaj verkita kaj reĝisorita de la unua. Ĝi komenciĝas meze de la 1950-aj jaroj kaj daŭrigas en la 1960-aj jaroj, la rakonto temas pri orfa ŝaka mirinfano ŝia vojo al la pinto de la ŝakmondo luktante kun emociaj problemoj kiel drogaĉ- kaj alkohol-dependeco.

La dama gambito estis publikigita la 23-an de oktobro 2020. Post kvar semajnoj da spektado ĝi fariĝis la plej spektata miniserio de Netflix. Ĝi ricevis kritikistajn aplaŭdojn pro la agado de Anya Taylor-Joy kiel Beth Harmon kaj ankaŭ pro la kinematografiaj kaj produktaj valoroj. Ĝi ankaŭ ricevis pozitivan respondon de la ŝaka komunumo kaj stimulis reaperon de ĝenerala intereso pri la ludo.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La dama gambito sekvas la vivon de orfa ŝakmirinfano Beth Harmon, dum ŝia serĉo fariĝi la plej granda ŝakludanto de la mondo luktante kun emociaj problemoj kaj dependeco al drogaĉoj kaj alkoholo. La titolo de la serio rilatas al samnoma ŝaka malfermo. La rakonto komenciĝas meze de la 1950-aj jaroj kaj daŭras ĝis la 1960-aj jaroj.

La rakonto komenciĝas en Lexington, Kentukio, kie naŭjara Beth perdas sian patrinon en trafikakcidento kaj estas kondukita al orfejo, kie la gardisto de la konstruaĵo s-ro Shaibel instruas al ŝi ŝakon. Kiel kutime dum la 1950-aj jaroj, la orfejo liveras ĉiutagajn trankviligajn pilolojn al la knabinoj, kio kreas dependecon por Beth. Ŝi rapide fariĝas forta ŝakludanto pro siaj videblaj kapabloj, kiuj estas plibonigitaj per la trankviligiloj. Kelkajn jarojn poste, Beth estas adoptita de Alma Wheatley kaj ŝia edzo. Dum ŝi adaptiĝas al sia nova hejmo, Beth eniras ŝakan turniron kaj venkas malgraŭ ne havi antaŭan sperton en ŝakturniroj. Ŝi kreas amikecojn kun pluraj homoj, inkluzive de eksa ŝtata ĉampiono el Kentukio Harry Beltik, talenta sed aroganta ŝakmirinfano Benny Watts kaj ĵurnalisto, fotisto kaj kunludanto D.L. Townes. Dum Beth daŭre gajnas ludojn kaj rikoltas la financajn avantaĝojn pro sia sukceso, ŝi pli dependas je alkoholo kaj aliaj drogoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Anya Taylor-Joy kiel Beth Harmon
  • Isla Johnston kiel la juna Beth
  • Annabeth Kelly kiel Beth (5 jaraĝa)
  • Bill Camp kiel William Shaibel la gardisto de la orfejo kiu instruas ŝakon al Beth
  • Marielle Heller kiel Alma Wheatley
  • Thomas Brodie-Sangster kiel Benny Watts
  • Moses Ingram kiel Jolene
  • Harry Melling kiel Harry Beltik
  • Marcin Dorocinski kiel Vasily Borgov
  • Christiane Seidel kiel Helen Deardoff
  • Rebecca Root kiel Lonsdale
  • Jacob Fortune-Lloyd kiel Townes
  • Chloe Pirrie kiel Alice Harmon
  • Akemnji Ndifornyen kiel Fergusson

Epizodoj[redakti | redakti fonton]

No.
2 «Interŝanĝoj»
3 «Samkolonigitaj peonoj»
4 «Mezludo»
5 «Duobla atako»
6 «Prokrastoj»
7 «Finludo»

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rosen, Christopher. The Queen's Gambit Has Everyone Buying Chess Boards (angle). Vanity Fair (2020-11-23). Alirita 2020-12-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]