La danĝera lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Danĝera Lingvo
La Danĝera Lingvo
Aŭtoro Ulrich Lins
Eldonjaro 1990
Urbo Moskvo
Eldoninto Progreso
Paĝoj 568
ISBN 5010031361
v  d  r
Information icon.svg

La Danĝera Lingvo [1] estas historia studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto originale verkite en Esperanto de la historoiisto kaj japanologo Ulrich Lins en 1887 kaj plurfoje re-eldonita, laste en 2016[2]. En la historio de Esperanto, krom obstakloj kaj kalumnioj kaj subpremoj, ekzistis ankaŭ malpermesoj kaj persekutoj. La libro pritraktas la persekutojn kontraŭ la Esperanto-movado, precipe en la nazia Germanio kaj en stalinisma Sovetunio, sed 32 paĝoj estas dediĉitaj ankaŭ al persekutoj en Orienta Azio : Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Tajvano [3]

--> Pli detala artikolo rilate la temon : Persekutado kontraŭ esperantistoj

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro priskribas problemojn kun cenzuro, kiujn devis fronti Zamenhof antaŭ publikigo de sia verko, kaj suspektojn de ĉiuj reĝimoj, ke Esperanto estas lingvo de iliaj malamikoj (de laboristoj, komunistoj, pacifistoj, kosmopolitoj, burĝoj).

Komence de la 1920-aj jaroj okupiĝis pri Esperanto eĉ Ligo de Nacioj, sed ĉefe kelkaj francaj politikistoj, dezirantaj, ke ilia lingvo restos la ĉefa komunikilo en la diplomatio, estis kontraŭ Esperanto.

Pli detale estas priskribitaj persekutoj en la hitlera Germanio ("lingvo de judoj kaj komunistoj") kaj precipe en la Stalinisma Sovetunio kaj en ĝiaj satelitoj post la dua mondmilito.

Esperanto estis konsiderita "danĝera lingvo" de la registaroj de multaj landoj. Jam en 1895 la publikigado de la revuo "La Esperantisto" estis malpermesita en la tsarista Rusio. En 1922 la instruado de Esperanto estis malpermesita en francaj lernejoj. En 1936 Esperanto estis tute malpermesita en Germanio kaj Portugalio.

Kiel rezulto de la kreskanta Stalinisma premo, la aktiveco de forta Esperanto-movado estis severe limigita. En rapida ritmo en 1937 multaj Esperantistoj estis arestitaj, mortpafitaj aŭ senditaj al malliberejoj. Esperanto estis malpermesita kiel produkto de 'burĝa kapitalismo kaj kosmopolitismo'.

Ekde 1938 Esperanto estis malpermesita en ĉiuj regionoj okupitaj de Germanio. Pro persekutadoj kaj malpermesoj, la Esperanto-movado estis severe malfortigita kaj la disvolviĝo de la internacia Esperanto-lingvo estis haltiĝis.Post la milito en 1945 la movado stagnis. Kiel rezulto de la stalinisma influo, Esperanto estis malpermesita en la orientgermana GDR de 1949 kaj pluen. En 1950 ankaŭ Hungario kaj de 1952 Ĉeĥoslovakio malpermesis la instruadon de la lingvo.

1955 kaj poste[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Stalino en 1955, la Esperanto-movado revenis al Pollando, Bulgario, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio. De 1965 ankaŭ en GDR, kie ĝi povis disvolvi en kulturaj rondoj[4]. Tamen, en recenzo de la libro "Esperanto kaj vivo" de Vladmimir Samodaj sur blogo de Esperanto-Helsinki oni raportas ke en Sovetunio "ŝtataj aŭtoritatoj komprenis, ke esperantistoj estis sendanĝeraj, sed samtempe ke ili – sen firma politika gvidado – povus esti facile influeblaj de eksterlandaj ideoj. Agadi en tia situacio povus esti danĝere.  Tial la esperantistoj serĉis iun tegmentan organizon kaj fine sukcesis aniĝi en (SSOD)[5] – ruslingva mallongigo de Unio de sovetiaj amikec-asocioj kun eksterlandoj, sed SSOD elektigis al la esperantistoj prezidanton kiu eĉ ne komprenis la lingvon kaj sekretarion kiu aktive sabotadis la agadon"[6].

Versioj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La unua versio aperis en 1973, kiel broŝuro eldonita malgrandkvante ĉe la eldonejo L' omnibuso en Kioto. Tiu unua verko aperis unu jaron poste kiel ĉapitro 21 en la ampleksa libro Esperanto en Perspektivo. En 1975 aperis en Tokio japana ampleksigita traduko farita de Kurisu Kei.

En 1988 nova, ampleksa kaj renovigita versio en Esperanto aperis ĉe eldonejo Bleicher en Gerlingen, Germanio (ISBN 3-88350-505-6).

En 1990 alia esperantlingva eldono estis publikigita de la eldonejo Progreso de Moskvo (ISBN 5-01-003136-1).

En 2016 aperis ĉe UEA nova, reviziita eldono. Ĝi prezentiĝis en la 101-a UK en Nitro. Por la nova Esperanto-versio la teksto estis plene reviziita kun utiligo de fontoj, kiuj iĝis alireblaj nur post la germana reunuiĝo kaj la disfalo de Sovetunio[7].

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La verko estis eldonita plurfoje en Esperanto en 1973, 1988 kaj 1990 de la japana eldonejo L'omnibuso en Kioto. Ĝi estis tradukita ĝis nun en la angla duvolume (Volumo 1 en 2016 kaj Volumo 2 en 2017), en la korea, litova, pola, rusa, itala, germana kaj japana.

Angla :

  • Dangerous Language — Esperanto and the Decline of Stalinism“. Vol. 2. Trad. D-ro Humphrey Tonkin. Basingstoke (UK) : Palgrave Macmillan. 198 p., 14,7 x 21,1 cm, février 2017[8][9].
  • The Dangerous Language - Esperanto under Hitler and Stalin“. Vol. 1. Trad. Porf. Dr. Humphrey Tonkin. Basingstoke (UK) : Palgrave Macmillan. 299 p., 14,7 x 21,1 cm, septembre 2016[8][9].

Korea :

Ŭihŏmhan Ŏnŏ: Hŭimang ŭi Ŏnŏ Esŭp'erant'o ŭi Konan ŭi Yŏksa (위험한 언어: 희망의 언어 에스페란토의 고난의 역사), Séoul : Kalmuri, 2013, 628 p., traduction en coréen.

Litova :

Pavojingoji kalba. Esperantininku persekiojimai. Mokslo ir enciklupediju institutas, Vilniuso 2005, 462 p.

Pola :

Niebezpieczny język. traduko de Danuta Kowalska, Ździernik, 1986, eld. (?)

Rusa :

Опасный язык (Opasnij jazik). Книга о преследованиях эсперанто. Prava ĉelovjeka, Moscou, 1999, 574 p.

Itala :

La lingua pericolosa. Storia delle persecuzioni contro l'esperanto sotto Hitler e Stalin. TraccEdizioni, Piombino 1990, ISBN 88-7505-000-7, 382 p.

Germana :

Die gefährliche Sprache. Die Verfolgung der Esperantisten unter Hitler und Stalin. Bleicher, Gerlingen 1988, ISBN 3-88350-023-2, 326 p. (koncizigita eldono)

Japana :

Kiken na Gengo: Hakugai no Naka no Esuperanto (危険な言語: 迫害のなかのエスペラント), Tokio: Iwanami Shoten, 1975, 261 p. Traduko de la unua esperanta versio (1973).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Lins, Ulrich 1975 : Ni Sentabuigu la Historion de la Movado, Esperanto, 839(11), paĝoj 186-187

Lins, Ulrich 2017: Pri la Historio de "La Danĝera Lingvo", Esperanto, 1312(4), paĝoj 77-78

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La Danĝera Lingvo, Esperanta retradio (sonartikolo)

La lecionoj de "La danĝera lingvo" : esperantismo, politiko kaj "neŭtraleco"

Spektu la filmetan recenzon en YouTube

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Katalogo de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj

Katalogo de la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience entajpu : "la dangera lingvo").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La nigra libro de la komunismo

La nigra libro de la kapitalismo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 378
  2. Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj, Libera Folio, la 26-an de Septembro 2016.
  3. Herbert A. Welker, La Danĝera Lingvo, en : Esperanta Retradio (sone + tekste), la 29-an de Novembro 2016.
  4. (pola) Represje, Centrum Informacji Anarchisticznej, la7-a de Aŭgusto 2010.
  5. En la jaroj 1962-1979 en ĝi funkciis Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj (Esperanto-komisiono).
  6. Esperanto kaj vivo, Helsingin esperantoseura, Esperanto-klubo de Helsinki, la 12-a de Decembro 2010
  7. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 621: La danĝera lingvo en nova eldono, la 15-a de julio 2016 esperante
  8. 8,0 8,1 (angla) The Dangerous Language - Esperanto under Hitler and Stalin, 2016, eld. Palgrave MacMillan UK, angla traduko de H. Tonkin.
  9. 9,0 9,1 (eo + fr) Henri Masson, La danĝera lingvo / La langue dangereuse, Ipernity, la19-a de Marto 2017.