La respondo pri la vivo, la universo kaj ĉio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La demando pri la vivo, la universo kaj ĉio)

La respondo al la Demando pri la vivo, la universo kaj ĉio estas koncepto devenanta de la sciencfikcia libroserio La petveturista gvidlibro pri la Galaksio de Douglas Adams. En la rakonto, la Fina respondo pri la vivo, la universo kaj ĉio estas serĉata per superkomputilo nomita Deep Thought (Profunda Penso). La respondo donita de Deep Thought kondukas la rolantojn al cerbumado pri tio, kiel elpensi taŭgan demandon kiu konformu al la respondo.

La Fina respondo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
La respondo pri la vivo, la universo kaj ĉio: 42

Laŭ la Petveturista gvidlibro, esploristoj de tutdimensia, superinteligenta raso de estuloj konstruis Deep Thought (Profunda Penso), la duan plej grandan komputilon de ĉiuj tempoj kaj spacoj, por kalkuli la Finan respondon. Post sep kaj duona milionoj da jaroj da serĉado, Deep Thought donas la respondon: "42."

"Kvardek du!" ekkris Loonquawl. "Ĉu tio estas ĉio kion vi povas montri post laboro de sep kaj duona milionoj da jaroj?"
"Mi kontrolis ĝin tre profunde," diris la komputilo, "kaj tio sufiĉe sendube estas la respondo. Mi pensas ke la problemo, por esti sufiĉe sincera ĉe vi, estas ke vi fakte neniam sciis kio estas la demando."

La demando[redakti | redakti fonton]

Por trovi la demandon, Deep Thought projektis la plej grandan kaj plej potencan komputilon iam ajn en la universo konstruitan kaj konstruotan, kiu sciu elkalkuli la bazan demandon kaj kiu nomiĝu Tero. La Tero utiligis por siaj komputoj eĉ la animalojn kiuj vivis sur ĝia surfaco kaj ĝia komputado estis daŭronta 10 milionojn da jaroj. Sed bedaŭrinde ĝi estis detruita dum konstruado de hiperspaca rapidvojo fare de Prostetnik Vogon Jelc momenton antaŭ la finiĝo de la komputo. Ununura postvivinto kiu povis estis utila por trovo de la demando estis Arthur Dent. Kiam Arthur poste elprenadis el saketo literojn skribitajn sur ŝtonetoj kaj vicigadis ilin unu post la alia por ekscii la demandon, la rezulto estis: Kion vi ricevas se vi obligas ses per naŭ? La rezulto de tiu ĉi kalkulo en la dekuma sistemo ne estas 42, sed 54. La legantoj de la libro poste malkovris ke la kalkulo donas ĝustan rezulton en la dektriuma sistemo, sed la aŭtoro deklaris tion neintencita, proklamante ke li "povas esti granda mizerulo, sed [li] ja ne faras ŝercojn en la dektriuma sistemo".