La detruita urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La detruita urbo
La statuo en skafaldoj
La detruita urbo dum pluvaj tagoj

La detruita urbo estas statuo farita de Ossip Zadkine pro la bombardado de Roterdamo. Ĝi estis inaŭgurita je la 15-a de majo 1953 kaj situas sur la Plein 1940, ĉe la Leuvehaven, apud la Mara Muzeo en Roterdamo. La statuo estas regna monumento.

Laŭ onidiroj Zadkine akiris inspiron por la statuo La detruita urbo kiam li el Parizo estis survoje al sia amiko, la kuracisto Hendrik Wiegersma en la nederlanda loĝloko Deurne. Kiam la trajno veturis super la aerfervojo tra Roterdamo li vidis la forviŝitan centron de la urbo.

La statuo estas el bronzo kaj prezentas homan figuron sen koro, simbolo por la koro de Roterdamo kiu perdiĝis dum tiu bombardado. La statuo estas donacita de la direktoraro de la magazeno De Bijenkorf al Roterdamo. Unu el la kondiĉoj de la donaco estis, ke la statuo nur restas sur tiu loko. Tio kondukis pli poste al multaj diskutoj.

La statuo volas memorigi la detruon de la urbo fare de la germanaj nazioj. La artisto mem diris pri la skulptaĵo:

"La [statuo] volas enkorpigi la homan suferadon kion urbo devis trapasi kiu nur, kun graco de Dio, volis vivi kaj flori kiel arbaro. Krio de abomeno pro la nehoma krueleco de tiu ekzekutista laboro."

Por la konstruo de nova metroarko la skulptaĵo en 1975 estis pordaŭre translokigita 60 metrojn. En 2005 la statuo pro konstrulaboroj devis dumtempe moviĝi al la flanko. Dum tio oni kaptis la okazon por fari grandskalajn prizorgajn kaj konservajn laborojn. Surloke oni tie establis restaŭran laborejon. Je la 14-a de majo 2007 urbestro Opstelten redonis al la statuon ĝian elstaran lokon sur la placo Plein 1940. La germana prezidento Horst Köhler dum sia ŝtatvizito al Nederlando en oktobro 2007 metis, kiel multaj antaŭ li, florkronon ĉe la statuo.[1]

Dum la jaroj la statuo ricevis serion da kromnomoj. Apud "La detruita urbo" oni konas la statuon kiel "Urbo sen koro", "Zadkini", "Johano Truo", "Johano kun la manoj" kaj "Johano kun la manetoj".

Filmbildoj[redakti | redakti fonton]

Polygoon-journaal pri la inaŭgurado de la detruita urbo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elkaar kennen helpt elkaar begrijpen - Algemeen Dagblad, 5 oktober 2007

51° 55′ 04″ Nordo 4° 28′ 59″ Oriento / 51.917778 °N, 4.483056 °O / 51.917778; 4.483056 (mapo)Koordinatoj: 51° 55′ 04″ Nordo 4° 28′ 59″ Oriento / 51.917778 °N, 4.483056 °O / 51.917778; 4.483056 (mapo)