La Dresado de la Megero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo de la teksto de 1623.
La dresado de la megero, de C. R. Leslie

La dresado de la megero (angle The Taming of the Shrew) estas verŝajne la unua el pluraj komedioj de Ŝekspiro, kies ĉefa temo estis la amo, kaj ĝi povas esti eĉ la unua komedio, kiun li verkis. Kvankam regas nenia certeco pri la precizaj datoj, kiam prezentiĝis liaj fruaj dramoj, oni konjektas, ke "la megero" estis verkita jam en 1588.

Laŭ normoj de stilo kaj lirika tono ĝi ŝajne antaŭdatas la pli maturan Komedio de eraroj, kiu estis prezentata ĉirkaŭ la jaro 1592. Cetere ĝi enhavas klaran aludon pri La hispana tragedio (de Thomas Kyd), kiu aperis plej malfrue je la fino de 1591. Fine, se pravas la lastatempaj esploroj, stampante la presitan "La dresado de unu megero" kiel "malbonan kvarton" (t.e. malfidela misskribita ["pirata"] versio) de la ŝekspira dramo, do la megero nepre estis larĝe prezentata antaŭ 1594, kiam la anonima "Unu megero" estis notita en la Registro de eldonoj.