La du antikristoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La du antikristoj aludas al du antikristoj konceptitaj de du romanoj, tiu de Vladimir Solovjov («La tri Dialogoj kaj la rakonto pri la antikristo»), kaj tiu de Robert Hugh Benson (Lord of the World = La Mastro de la mondo) aŭ pli precize al la du novaj konceptoj pri antikristo kiu fascinas kaj solvas la homajn (sociajn, ekonomiajn…) problemojn bonfarante ĉiujn, sed samtempe batalante kontraŭ ĉiuj religioj aparte kontraŭ kristanismo (kaj plej aparte kontraŭ katolikismo), sukcesante ĝin redukti al sensignifa restaĵo.

Ambaŭ la aŭtoroj estas malamikoj de tiu “humanitara” religio kiu celas diigi la homon, al kiu, laŭ ili, estas fascine altirata la homaro.

La du aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

La du aŭtoroj havas sentojn kaj spertojn malsamajn, tamen akordiĝas en la esenco. Ilia nediskutebla merito estas tiu de la alarmo pri la ekkreiĝanta nova antikristo kaj estis skuinta la Eklezion antaŭtage de la plej ruiniga atako kiun “la pordoj de la Infero” (evangelia esprimo Mt 16,13-20) iam ajn sukcesis senkatenigi. La apokalipsa mesaĝo kiu estas fundamenta en la instruoj de Jesuo kaj de la apostoloj, estis metita al la atento de la tuta kristanaro. Ilia rakontoj instruas al la komuna kristano legi la historion sub la lumo de la kredo. Danke al ilia genio, la romano kaj la rakonto fariĝis instrumento de profetio kiu inspiras la novagadon de la Eklezio en la agitita oceano de la historio.

Solovjov estas orienta kristano kiu alproksimiĝis multege al katolikismo sen tamen neniam adheri al ĝi formale. Robert Hugh Benson estas anglikano kiu, post aliĝo al katolikismo, fariĝis katolika sacerdoto. La certe malsama religia tensio de tiuj du animoj ŝajnas preskaŭ sigelilo kiel garantio de ilia profeta koncepto. Benson sin dediĉis al verkado; kaj inter liaj verkoj elstaras la indikita romano.

La romanaj protagonistoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Benson, kiel Solovjov, prezentas la Antikriston eksterordinara, kvalite kaj kapable, homo, luma astro kapabla sorĉi la mondon. Ĝuste pro tio ke li sukcesas kontentigi la esperojn de la homaro, li akiras universalan konsenton. Li estas la tera mesio kiu sukcesas tie kie fiaskus la ĉiela. Ambaŭ aŭtoroj distanciĝas el la tradicio kiu pentras la Antikriston nigrege, nome malica faranto kontraŭ la kristanaro kaj la mondo. Se en sia intimo estas “malbonega ulo”[1], “la filo de la perdiĝo” aŭ “la homo de la peko” kiel lin markas Sankta Paŭlo[2], ekstere li aperas la plej alta enkarniĝo de la spirito de la mondo kaj, do, la plej perfekta bildo de la infera falsisto. Tamen, dum la Antikristo de Solovjov oponas rekte al Jesuo Kristo, negante ties resurekton, kaj do lian diecon, tiu de Benson direktas la streĉojn al la detruo de la Eklezio por, fine, detrui kristanismon el la tera surfaco kaj krei do la liberan vojon al la humanisma religio. Benson, krome, havas la meriton de la analizo kun eksterordinara lucido pri evoluiĝo de la moderna mondo al la humanitara religio, celanta celebri la diecon de la homo kaj ties ebleco prosperi per paco kaj feliĉo. Li sukcesis kapti per malofta antaŭeco la evoluon de la socio kiu nune falas subokulen; samtempe li kaptas la profundajn kaŭzojn de la krizo de la Eklezio kiu konstatas konsistan perdon de siaj fideluloj, allogitaj de la flatoj de la nova mesiismo: ĉion kion la Eklezio atribuis al Jesuo Kristo li atribuas al la homaro.

Tamen troviĝas fluo de la penso de Benson ignorita de la diversaj komentistoj kiu hodiaŭ elmerĝas ĉar instruas la arton rezisti kaj “venki en la malvenko”: li analizas la skribajn (respektive biblian) vortojn koncernantajn la Antikriston kaj pruvas ke la malgranda restaĵo ne povas esti venkata ĉar Kristo promesis sian ĉeeston inter ĝi.

La religio de la Antikristo[redakti | redakti fonton]

Benson akre rimarkas ke la Antikristo ne abolicias la religion: Juliano Felsembug - la ambigua kaj sulfura romana protagonisto – ne hezitas aserti ke se Kristo diris ke li venis porti “la glavon kaj ne la pacon”, mem portos la pacon kaj ne la glavon kaj ĉiuj povos ĝui la justicon, la kulturon, la fratecon, la amon… universe praktikitajn. Laŭ Solovjov ekstreme sinteze oni rajtas diri: kio plejaparte difinklarigas la pozicion de Antikristo estas: li anstataŭis al la identigo de kristanismo kun la persono de la glora Savanto (kio estas perspektivo fundamenta kaj nelasebla ekde la apostolaj tempoj) la identigon de kristanismo kun aliaj “valoroj” kiuj, kvankam je evangelia matrico, estas tamen facile vendeblaj sur la komunaj merkatoj

Aparte li estas “iluminita persono kaj aktiva pacifisto”. Oni hodiaŭ lin difinus ekologiisto kaj bestisto “plenplena je kompato, ne nur amiko de la homoj, sed ankaŭ de la bestoj”. Super ĉio la Antikristo sin montras elstara ekumenisto, kapabla dialogi “kun vortoj de mildeco, saĝeco kaj fascina parolo”. Tamen, li havas nevenkeblan antipation rilate la personon Kristo. Li estas eĉ dominita de morbeca maltoleremo fronte al la fakto ke Jesuo resurektintus kaj hodiaŭ estus viva, tiom ke li histerie ripetadas: “Li ne estas inter la vivantoj kaj li tia neniam estos. Li ne resurektis, ne resurektis, ne resurektis! Li putris en la tombo...”.

Se laŭ kristanoj kio estas vera estas kristana, laŭ la humanista religio kio estas kristana estas falsa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ankaŭ la Apokalipso de Johano parolas pri tiu ulo ekde 13-a ĝis la 20-a ĉapitro; ankaŭ nomata "La Besto"
  2. En la 2-a epistolo al la tesalonikanoj, kie li estas difinita "filo de la perdiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Robert Hugh Benson, Lord of the World, 1907 (La mastro de la mondo)
  • Segei Solovjov, La tri Dialogoj kaj la rakonto pri la antikristo
  • Marco Vannini, Oltre il cristianesimo. Da Eckhart a Le Saux, Bompiani, Milano, 2013.