La dubo de Sankta Jozefo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guido Reni, Sankta Jozefo

Temas pri Jozefo, nome edzo de la Virgulino Maria kaj pri la dubo kiu kaptis tiun personon antaŭ la konstato ke sia promesita edzino sin deklaris aŭ ekmontris ke mem portas sine infanon kvankam ili ne estis amorintaj.

En kiu konsistas ‘’’la dubo de Sankta Jozefo’’’? Ĝi certe koncernis la “farendaĵon antaŭ evento absolute nekutima. La interpretoj estas tri:

  • 1 Jozefo antaŭ la fakto ke Maria estas graveda konkludas ke ŝi malfidele sintenis kun li. Ĉar li estis mizerikorda, li decidas ŝin sekrete demisii. Estas la opinio de Johano Krizostomo.
  • 2. Jozefo ne sukcesas ekspliki al si tion kio okazis al si. Li konas la honestecon de Maria, tamen konstatas ŝian komencan patrinecon. Estas la opinio de Sankta Hieronimo.
  • 3. Jozefo konscias pri la virgeca patrineco de Maria, sed ne komprenas kia estas sia rolo en evento tiel eksterordinara. Estas la opinio de Bernardo de Clairvaux kaj de Sankta Tomaso de Akvino.

La preferata interpreto[redakti | redakti fonton]

Tiu lasta estas la preferata de la nuntempaj katolikaj teologoj. La versegoj kiuj ŝajnas malkonsili tiun interpreton estas la 20-21 de la 1a ĉapitro de la Evangelio laŭ Mateo kiuj citas la vortojn de la anĝelo. ‘’Ĉu la anĝelo informas Jozefon pri evento kiun tiu ĉi ne konis aŭ li ĝin mencias kiel jam sciatan eventon?’’ [1]Aparte ĉu la versego 20 devas esti tradukita: Jozefo, filo de David, ne timu akcepti ĉe vi vian edzìnon Marian, ‘’’ĉar’’’ la infano kiu estis generita en ŝi devenas de la Sankta Spirito, aŭ ‘’’certe’’’ la infano kiu estas generita en ŝi devenas de la Sankta Spirito?’’ La novaj tradukoj oscilas inter la du interpretoj. La greka sintakso permesas al tiu greka ‘’’gar’’’ ricevi ĉiujn du signifojn, ankaŭ se la biblia kunteksto decide inklinas al la dua signifo.

Oni cedu la vorton al Sankta Bernardo de Clairvaux: “Kial Jozefo volas sin distancigi de ŝi?”. Bernado legas en la sinteno de Jozefo la samajn sentojn de la apostolo Sankta Petro kiu antaŭ Jesuo kriis: “Sinjoro, foriĝu de mi ĉar mi estas pekulo” (Luko 5,8); kaj de la centrestro kiu invitis Jesuon ne eniri lian domon dirante: “Sinjoro, mi ne estas inda ke vi venu sub mian tegmenton” (Luko 7,6).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. versegoj 20 de la unua ĉapitro de Mateo laŭ la kutima traduko: “Jozefo, filo de David, ne timu ricevi ĉe vi Marian kiel vian edzinon: tio kio en ŝi estis generita estas verko de la Sankta Spirito.