Saltu al enhavo

La edzino de l' tempvojaĝanto (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Time Traveler's Wife
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroAudrey Niffenegger
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondatoseptembro 2003
EldonejoKinneret Zmora-Bitan Dvir
Ĝenroamafera fikcio • tempo-vojaĝa fikcio • sciencfikcio • fantasto
Loko de rakontoĈikago • Newberry Library
HonorigojExclusive Books Boeke Prize • The British Book Awards • NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books
v • d • r

La edzino de l'tempvojaĝanto (angle The Time Traveler's Wife) estas la debuta romano de usona verkisto Audrey Niffenegger, unue publikigita en 2003.

La romano rakontas la netradician amrakonton de viro kun paranormala genetika difekto kiu igas lin vojaĝi tra la tempo neatendite, kaj de lia edzino, kiu devas trakti liajn oftajn forestojn kaj la danĝerojn kiujn li renkontas. Niffenegger, kiu dum verkado de la romano travivis frustriĝojn en la romantika vivaspekto, verkis tiun rakonton kiel metaforon por siaj malsukcesaj rilatoj [1]. La romano, kiu estas klasifikita kiel kaj sciencfikcio kaj enamiĝoĝenro, asimilas temojn de amo, perdo, kaj libera volo. Niffenegger uzas la ideon de tempovojaĝado por esplori rilatojn kiuj spertas miskomunikadon kaj estas streĉitaj de fizika distanco inter la paro. Krome, ĝi levas profundajn demandojn de ekzistadismo.

La romano estis adaptita al samnoma filmo publikigita en 2009, kaj televidserio en 2022.

Intriga resumo

[redakti | redakti fonton]

La romano estas skribita alterne de la perspektivoj de Henry DeTumble (naskita 1963), bibliotekisto ĉe la Biblioteko Newberry en Ĉikago, kaj de lia edzino Claire Abshire (naskita 1971), artisto-skulptisto specialiĝanta pri paperskulptado. Henry havas unikan genetikan difekton: de tempo al tempo li vojaĝas tra la tempo sen rego. Li alvenas al la nova loko por nespecifita tempodaŭro - foje minutoj, foje tagoj, nuda, sen la kapablo alporti monon, dokumentojn aŭ posedaĵon, kaj sen rego de la loko, al kiu li alvenas. Tial, li estas postulata, en multaj kazoj, okupiĝi pri sia fizika supervivo, per ŝtelado aŭ trovado de vestaĵoj, manĝaĵo, aŭ mono por aĉeti ilin. Kiam li revenos al la nuntempo, li ne povos kunporti ilin. Henry neregeble travivas tiun situacion ekde sia infanaĝo (5-jaraĝa), kaj kun la tempo lernis pluvivi dum siaj vojaĝoj.

Kiam Henry kaj Claire unue renkontas, en 1991, li estas 28-jaraĝa kaj ŝi estas 20-jaraĝa. Kvankam Henry neniam renkontis Claire, ŝi konas lin ekde kiam ŝi estis sesjara. Claire montras al Henry la taglibron en kiu ŝi dokumentis siajn renkontiĝojn kun li de 1977 ĝis 1989. La pasintaj renkontoj okazas inter Henry kiel viro en liaj tridekaj jaroj, kaj Claire kiam ŝi daŭre estas infano aŭ adoleskanto. Henry, kiu reiras en la tempo kaj renkontas ŝin, jam scias, ke ŝi estos lia edzino, ĉar en la nuntempo li estas edziĝinta al ŝi. La renkontoj inter la du estas priskribitaj en taglibroformo, saltante tien kaj reen inter datoj.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Enkonduka resumo ĉe la malantaŭa kovrilo

"Jen unu el la plej malkutimaj amhistorioj en la monda literaturo. Clare kaj Henry renkontas sin la unuan fojon kiam ŝi aĝas ses kaj li – tridek ses. Ĉe la geedziĝo, ŝi tamen estas dudek du jarojn aĝa, dum li – tridek. Tio eblas nur ĉar Henry moviĝas en la tempo malsame ol ni ĉiuj. Tempvojaĝado ne faciligas amrilaton, milde dirite. Dum ni leg-akompanas la vivon de paro kiu defias «krono-sindromon», ni ekpensas pri la ekstertempeco de tio kio plej fortas en la vivo de la specio homo: amo. Plurfoje filmigita, tradukita en dudekon da lingvoj, la furora romano nun ricevis Esperantan veston el la manoj de István Ertl."

Elŝuti specimenan tekston

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Clara Chow, "Perfect timing", The Straits Times (la 10-an de julio 2004). LexisNexis (membriĝo necesas). Altirita la 25-an de aprilo 2009.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]