La elpelo de Heliodoro el la Templo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La elpelo de Heliodoro el la Templo

La elpelo de Heliodoro el la Templo estas fresko de la itala renesanca pentristo Rafaelo. Ĝi estis pentrita inter 1511 kaj 1512 kiel parto de la mendo por dekoradi per freskoj la ĉmabrojn kiuj estas nune konataj kiel Stanze di Raffaello, en la Apostola Palaco en Vatikano. Ĝi situantas en la ĉmabro kiu nomiĝas laŭ ĝi nome Stanza di Eliodoro.

La elpelo de Heliodoro el la Templo ilustras la biblian epizodon el 2a Libro Makabeoj (3:21-28). Heliodoro ricevis ordonojn de Seleŭko la 4-a Filopator, nome reĝo de Sirio, kapti la trezoron konservita en la Templo de Jerusalemo. Responde al preĝoj de alta pastro Onias, Dio sendas kavaliron helpata de du junuloj por forpeli Heliodoron.

Maldekstre, la patrono de Rafaelo, nome Julio la 2-a atestis la scenon el sia portilo. La mesaĝo de la fresko estas “ne ŝtelu el la eklezio”.

Bildaro[redakti | redakti fonton]