La enigmo de l' ar@neo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La enigmo de l'ar@neo)
La enigmo de l' ar@neo
Aŭtoro Abel Montagut
Eldonjaro 2003
Urbo Vieno
Eldoninto IEM
Paĝoj 279
ISBN 3010000308
vdr

La enigmo de l' ar@neo estas verko de la kataluna verkisto Abel Montagut. Ĝi estas interesa romano kiu kunigas diversajn trajtojn foje ne ofte kunigeblajn. Dekomence kiel indikas la titolo, temas pri enigmo, tio estas, la verko estas krimromano. Krome la ĉefaj roluloj estas adoleskantoj (fakte kerna etoso estas mezlernejo), do temas pri porjunula literaturo, aŭ iel pri formoromano. Krome en la laŭiro de la verko aperas konstante tekstoj kaj aludoj de universala literaturo, kio havigas al la libro iel kulturan aldonenhavon. Modernecon havigas la struktura fadeno konsistanta el retmesaĝoj; de tio la uzo de la simbolo @ en la titolo, alude al la uzado de tiaj iloj kaj en la romano kaj en la vivo, krom ke la propra intrigo estas kvazaŭ aranereto, malantaŭ kiu kaŝas sin la araneo, nome la kulpulo. Alia duaranga ingredienco de la romano estas Esperanto mem, ĉar la patro de la ĉefrolulo estas esperantisto kaj fojas aludoj al detaloj de Esperantujo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La ĉefrolulo Eladi ricevas anoniman mortominacon por sia patro. La anonimulo sekve sendas mesaĝojn kun fragmentoj el universala literaturo. Helpas al Eladi lia amiko Kalu kaj juna instruistino Cecilja. Eladi komunikas la disvolvigon de la esplorado al sia koramikino Mirjam, kiu forestas eksterlande.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Cele al modernigo de la verko, la aŭtoro anstataŭas la tradician strukturon de la epistola romano al la nova lingva stilo de la retmesaĝo, kvankam kun sufiĉa simileco al tiu de la tradicia letero por ke la informenhavo povu ĝuste flui. Ankaŭ la linia strukturo de retmesaĝoj ordigitaj laŭtempe estas anstataŭo de la tradicia strukturo de la taglibroj.

En tiu romano Abel Montagut uzas multajn neologismojn kongrue kun la moderneco de la etoso, vidu supre pri retmesaĝoj, adoleska medio, ĉefroluloj ktp. Tiele fine la aŭtoro aldonas liston nomita Glosoj, inter kiuj multaj estas referencataj al tre konataj verkoj kiaj PIV, la Suplemento al PIV de 1987, la Neologisma Glosaro de Henri Vatré, la Vortaro Hispana-Esperanta de Fernando de Diego kaj aliaj ne tiom konataj verkoj aŭ literaturaĵoj kiaj Abunde kaj Redunde de Josef Rumler, Ekstremoj de kvar iberianoj, Knedu min sinjorino! de Renato Corsetti kaj Slango kaj ĵargono de Wouter F. Pilger.

Rakonta materialo[redakti | redakti fonton]

Kiel aldona materialo oni algluas en la diversaj epizodoj po unu tekston de universala literaturo kun komplementa klarigo kadriginta ĝin en la koncerna nacia aŭ lingva medio. Tio funkcias kiel kromaĵo simile al kiel informaj tekstoj pri la universala sciaro plenigas la verkon La Mondo de Sofia de Jostein Gaarder.

Kiel ludo, la aŭtoro enmetas aludojn al konataj esperantistoj ĉefe de la nomata Iberia Skolo.[1] Tiukadre la patro de la ĉefrolulo estus reprezento de la verkisto mem, ĉar fakte unu el la ŝlosilaj temeroj de la intrigo rilatas al libro verkita de la patro pri la universala diluvo, malantaŭ kiu evidente kaŝiĝas Poemo de Utnoa. Tio estus estinta interpretita de stranguloj kiel ezotera libro plena je simboloj, rilataj al Templanoj. Tiu afero estus ligita al grupo de novnazioj kiuj komplikigus la historion.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La enigmo de l' ar@neo. IEM. Vieno, 2003. ISBN 3-01-000030-8. pp 251-252.