La esperantisto de la jaro (1887-1997)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

"La Esperantisto de la jaro (1887-1997)" estas eseo de Javier Alcalde premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2017.[1] La aŭtoro imagas kiu venkus se la konkurso pri la esperantisto de la jaro okazintus en la pasinto. Malsame al aliaj listoj de plej eminentaj esperantistoj, estas multe da atento pri la influo de tiuj eminentuloj al la ekstera mondo. Pro tio en la listo aperas ekzemple Nobel-premiitoj, kiuj ne nepre havis elstarajn rolojn ene de la Esperanto-movado. La aŭtoro ankaŭ konsideras la gravecon de la historia kunteksto en ĉiu jaro. Pro tio multas la premiitoj, kiuj suferis en militoj, diktaturoj, ktp. Laŭ Valentin Melnikov, temas pri "bone argumentita listo de homoj plej multe kontribuintaj al Esperanto – en interesa formo de fikcia “trovita manuskripto”. Teksto pensiga kaj instrua, omaĝanta ankaŭ al forgesitaj personoj; kelkloke la aŭtoro eĉ diskutas kun la “manuskripto” (t.e. kun si mem)..."[2]

Nomlisto de la premiitoj[redakti | redakti fonton]

1887 - Aleksandro Dambrauskas.

1888 - Leo Belmont.

1889 - Leopold Einstein, Christian Schmidt kaj Antoni Grabowski.

1890 - Francisko Valdomiro Lorenz.

1891 - Oka Asajiro.

1892 - Georgo K. Davidov.

1893 - Jozefo Wasniewski, Wilhelm Róbin, J. Janowski kaj Al. Blumental.

1894 - Antonina Ĉajkovskaja kaj Nikolaj Borovko.

1895 - Wilhelm Heinrich Trompeter.

1896 - Vladimir Gernet.

1897 - Gabriel Chavet.

1898 - Louis de Beaufront.

1899 - Valdemar Langlet kaj Signe Blomberg.

1900 - Charles Méray.

1901 - Carlo Bourlet kaj Frederiko Villareal.

1902 - Émile Peltier.

1903 - Théophile Cart.

1904 - Alfred Michaux.

1905 - Herbert F. Höveler, Paul Berthelot.

1906 - Hippolyte Sebert, Charles Lemaire.

1907 - Kabe.

1908 - Gaston Moch, Wilhelm Molly, Gustave Roy.

1909 - Marie Henkel, Harold Bolingbroke Mudie.

1910 - René de Saussure.

1911 - Aleksandr Postnikov.

1912 - Émile Boirac, Stanislav Schulhof.

1913 - Adam Zakrzewski.

1914 - Vasilij Eroŝenko.

1915 - Hector Hodler.

1916 - Max Josef Metzger.

1917 - Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov.

1918 - Antoni Grabowski kaj Alexander William Thompson.

1919 - Bernhard Kötz.

1920 - Edmond Privat.

1921 - Eugène Adam.

1922 - Teodoro Ŝvarc, Julio Baghy, Kalman Kalocsay, Henriko Fischer‐Galati, Andreo Ĉe kaj Tiberio Morariu.

1923 - Emilio Gastón, Internacia Medicina Revuo kaj Onisaburo Deguĉi.

1924 - Alice Vanderbilt Morris kaj Dave Hennen Morris.

1925 - Jaume Grau Casas kaj la bulgara antologio.

1926 - Oishi Wasaburo.

1927 - Andreo Ĉe.

1928 - Julia C. Isbrucker.

1929 - Laksmiswar Sinha, Johannes Dietterle kaj Mihály Babits.

1930 - Émile Grosjean-Maupin.

1931 - Hugo Steiner, Stellan Engholm kaj Jean Forge.

1932 - Ernest Drezen.

1933 - Ivan Ŝirjaev, Vladimir Varankin kaj Franz Jonas.

1934 - Ludwig Renn, Eŭgeno Miĥalski kaj Honoré Bourguignon, Rudolf Michael Frey.

1935 - Izrael Lejzerowicz + József Takács, Paul Tarnow kaj Ladislao Spierer.

1936 - Julio Mangada.

1937 - József Batta.

1938 - Elisabeth van Veenendaal-Bouwes.

1939 - Jakob Schmid.

1940 - Titus Brandsma kaj Maksimiliano Kolbe.

1941 - Lidja Zamenhof kaj Hans Jakob.

1942 - Petr Ginz.

1943 - Stellan Engholm.

1944 - Marin Ljubin.

1945 - Sergei Mastepanov kaj Nikolaj Rytkov.

1946 - Eduardo Vivancos kaj Germinal Gracia, Arthur Baur.

1947 - Hans Hermann Kürsteiner kaj Louis Bastien.

1948 - Pierre Bovet kaj Henriette Ith-Wille, Jorge de Saldanha Carreira.

1949 - Kurisu Kei.

1950 - Cezaro Rossetti.

1951 - Hujucz.

1952 - Juan Régulo Pérez.

1953 - Rudolf Burda kaj Anton Balagué.

1954 - Ivo Lapenna, Verda Majo.

1955 - Ferenc Szilágyi.

1956 - Vuk Echtner, Eŭgeno Bokarev.

1957 - Arthur Velloso, Renato Diniz, Neuza Esteves de Araujo, Elisabeth Pointcaré, Inés Nunes de Andrade kaj Camelia Gomes da Silva.

1958 - Sándor Szathmári.

1959 - Giorgio Canuto kaj Gian Carlo Fighiera.

1960 - Evaldo Pauli.

1961 - Paul Neergaard, Teodor Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska.

1962 - Claude Gacond kaj Jaroslav Marik.

1963 - Raymond Schwartz kaj Humphrey Tonkin, Enrico Dondi, Clelia Conterno kaj Wiel Manders.

1964 - Lorjak.

1965 - Montagu Christie Butler.

1966 - István Szerdahelyi, Jáki Ferenc, Ruben Feldman-González kaj Jacques Tuinder.

1967 - Hilda Dresen kaj István Nemere.

1968 - Barbara Pietrzak kaj Albino Ciccanti.

1969 - Srdjan Flego kaj Jana Ravšelj-Flego.

1970 - Gaston Waringhien kaj Renato Corsetti.

1971 - John Wells.

1972 - Victor Sadler.

1973 - Ludovikito.

1974 - Humphrey Tonkin kaj Josef Kondor.

1975 - Jeanne-Marie Cash.

1976 - Akiko Ŭusink-Nagata.

1977 - Fernando de Diego.

1978 - Naftali Zvi Maimon kaj John Francis,

1979 - Anna Löwenstein kaj Armand Su.

1980 - Stefan Maul kaj Torben Kehlet.

1981 - Ba Jin kaj Laŭlum.

1982 - Toon Witkam.

1983 - Tibor Sekelj.

1984 - Miyamoto Masao.

1985 - Spomenka Štimec kaj Edwin de Kock.

1986 - Belka Beleva.

1987 - Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof.

1988 - Ulrich Lins, Blazio Vaha.

1989 - Claude Piron kaj Rihej Nomura.

1990 - Floréal Martorell.

1991 - Edward Symoens.

1992 - Andreas Künzli kaj Detlev Blanke.

1993 - Abel Montagut, Miguel Fernández, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Liven Dek, Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli.

1994 - Rüdiger Eichholz kaj Vilma Sindona Eichholz.

1995 - Reinhard Selten kaj Jonathan Pool.

1996 - Eli Urbanová, Mark Fettes kaj Lee Chong-Yeong.

1997 - Xie Yuming, Mao Zifu kaj Hori Jasuo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Javier Alcalde (2017). "La Esperantisto de la jaro (1887-1997)". En: Belarta Rikolto 2017. Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, Novjorko, Mondial, pp.129-145.
  2. "Ni semas kaj semas... kaj poste rikoltas". 1324(5) Majo 2018 Esperanto. p. 104