La festo de Belŝacaro (Rembrandt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La festo de Belŝacaro.

La festo de Belŝacaro estas pentraĵo de la nederlanda artisto Rembrandt, farita inter 1635 kaj 1638, kaj nun ekspoziciata en la National Gallery, Londono.[1] La pentraĵo estas klopodo de Rembrandt por establiĝi kiel pentristo de grandaj, barokaj historiaj pentraĵoj.[2][3] La dato de la pentraĵo estas nekonata, sed plej granda parto de fontoj havigas daton inter 1635 kaj 1638.[1][4]

La historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Belŝacaro kaj de la surmura skribaĵo originiĝis en la Libro de Danielo de la Malnova Testamento.[1] La Babilonia reĝo Nebukadnecar rabadis la Templon de Jerusalemo kaj ŝtelis la religiajn artefaktojn kiel la oraj pokaloj.[5] Lia filo Belŝacaro uzis tiujn pokalojn por festeno en kiu, laŭ la skribaĵo, la mano de Dio aperis kaj skribis surmure profetaĵon pri la falo de la regado de Belŝacaro.[5] La teksto en la muro estis mene, mene, tekel, ufarsi". Bibliaj fakuloj interpretas tion kiel "Dio kalkulis la tagojn de via regno kaj konstatas ĝian finon; Vi estis pesita en pezilo kaj oni konstatis mankon; via regno estos donita al Medoj kaj Persoj".[1]

La aranĝo de la figuroj en la pentraĵo, kiel ĉe aliaj verkoj de Rembrandt, estas markita per diagonalo formita per la brako de la centra figuro, kies maldekstra brako (dekstre por la rigardanto) estas iom malsupra pro la "pezo" de la dia lumigita skribaĵo. Tiu centra fugo, la plej riĉe vestita estas la nura kiu estas profila kaj vestas turbanon. Estas simetrio, ĉar malsupre dekstre estas virino dorse kaj maldekstre alia virino same dorse; sed estas ankaŭ malsimetrio ĉar tiu lasta virino estas akompanata de viro kaj virino kiuj montras siajn gapigitajn mienojn kun realismaj trajtoj (eble portretoj de konatuloj); pliigas la malsimetrion sesa figuro, flutisto, kiu estas umbra kaj apenaŭ videbla de malproksime. Ĉio markas la barokecon de la pentraĵo.

La murskribaĵo estas interesa elemento en tiu pentraĵo. Rembrandt loĝis en juda kvartalo de Amsterdamo kaj "derivis la formon de hebrea skribmaniero el libro de amiko, nome klera rabeno kaj presisto, Menasseh ben Israel, kvankam mistransliterumis unu el la karaktroj[6] kaj aranĝis ilin en kolumnoj, anstataŭ en strioj el dekstro maldekstren, kiel estas en hebrea."[2][7] Tiu lasta detalo esencas ĉar ĝi rilatas al la demando kial Belŝacaro kaj liaj konsilistoj ne kapablas deĉifri la skribaĵon kaj devis sendi Daniel por tio.[8] Tio klarigas ankaŭ kial la Babiloniaj pastroj malkapablis deĉifri la tekston,[9] kaj fakte la nekonvencia aranĝo malhelpis tion.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Belshazzar's Feast. The National Gallery.
  2. 2,0 2,1 The description of the painting on The National Gallery website. Nationalgallery.org.uk. Arkivita el la originalo je 2009-05-07. Alirita 2012-02-20.
  3. painting fear. The National Gallery. Arkivita el la originalo je 2009-05-07. Alirita 2012-02-20. Arkivigite je 2009-05-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-07. Alirita 2023-04-11.
  4. Bruyn, J.. (2013) A Corpus of Rembrandt Paintings: 1635–1642. Springer Science & Business Media. ISBN 9789400908116.
  5. 5,0 5,1 van Rijn, Rembrandt Harmenszoon. (2006) Rembrandt. Yale University Press. ISBN 978-1-85709-356-8.
  6. (1993) “An error in the Menetekel inscription in Rembrandt's "Belshazzar's Feast"”, Oud Holland 107 (3), p. 296–7. doi:10.1163/187501793X00036. 
  7. (1963) “Zur Menetekel-Inschrift auf Rembrandts Belsazarbild”, Oud Holland 78, p. 142–9. doi:10.1163/187501763X00101. 
  8. Daniel 5:1-8. Bible Gateway. Alirita 5a de Aprilo 2015.
  9. Kahn, David. (1996) The Codebreakers. The Comprehensive History of Secret Communication from Ancient Times to the Internet. Simon and Schuster, p. 80–81. ISBN 9781439103555.
  10. Rembrandt's Belshazzar's Feast (2010-05-29). Alirita 5a de Aprilo 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]